Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 janvier 2018 6 20 /01 /janvier /2018 15:01

20/01/2018

Bildo: kurdaj infanoj svingas venko-signon apud la PYD-flago dum manifestacio kontraŭ la eksigo de la siriaj kurdoj el la intertraktado de Ĝenevo en la siria urbo Kamiŝlo [Getty] 

Post du tagoj da bombardoj, Turkio lanĉis militan operacion norde de Sirio, anoncis sabaton la prezidento Erdoğan. Ankara konsideras, ke la ĉeesto de kurdaj fortoj en la regiono de Efrîn estas minaco.

La turka ofensivo daŭras en la regiono de Efrîn, norde de Sirio. La turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan anoncis sabaton 20an de januaro, ke li efektive lanĉis militan teroperacion kontraŭ la enklavo Efrîn, kie regas kurdaj milicoj norde de Sirio.

«Surterene, la operacio Efrîn fakte komenciĝis», deklaris la prezidento Erdoğan dum televida diskurso, sen plia detalo. «Poste, ni lanĉos operacion kontraŭ Manbiĵ», li aldonis, reference al alia siria urbo regata de kurdoj situanta iom pli oriente.    

Ekde la nokto de ĵaŭdo ĝis vendredo, la turka armeo bombardis poziciojn defendatajn de la kurdaj fortoj.

En komunikaĵo, la turka stabo precizigas, ke ĝi celis ŝirmejojn kaj kaŝejojn uzatajn de la kurdaj milicoj de la YPG, PYD kaj KLP.

Ankaro konsideras, ke la ĉeesto de kurdaj fortoj en tiu areo, proksime de la turka landlimo estas minaco kontraŭ ĝia sekureco, ĉefe de post kiam la koalicio sub usona komando anoncis, dimanĉon 14an de januaro, ke ĝi laboros kun siaj aliancanoj de la HSD por fondo de nova landlima forto je 30 000 homoj.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }