Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 janvier 2018 2 23 /01 /janvier /2018 17:09

23/01/2017

En Respubliko Demokratia Kongo (RDK), Interreto estis interrompita kelkajn horojn antaŭ la kontraŭ-kabilaj marŝadoj, organizitaj de la "Laika komitato de kunordigado". La dimanĉaj manifestacioj okazigis almenaŭ kvin mortintojn en Kinŝaso. 

La "Laika komitato de kunordigado" alvokis al nova ampleksa mobilizado, pasintan dimanĉon 21an de januaro 2018, postulante de la Prezidento Joseph Kabila, kaj li foriru kaj respektu sian engaĝiĝon ne kandidati al nova mandato, substrekas la novaĵagentejo Anadolu Agency.

La korespondanto de tiu retejo informis, ke la policistoj estis amase deplojitaj en la ĉefaj stratoj de la ĉefurbo de tiu lando de Centr-Afriko, Kinŝaso, ekde dimanĉmatene. Li aldonis, ke bariloj estis krome starigitaj en pluraj stratoj de la urbo, kie la sekurecaj fortoj efektivigis identeckontrolojn.

La korespondanto de Anadolu raportis, ke la interrompo de Internet komenciĝis sabaton je la surloka horo 23:45, sen komuniki averton al la uzantoj. Ne liverante detalojn nek pri la kialoj de la interrompo, nek pri la dato de rekonektado, respondeculo de la franca kompanio de telekomunikado Orange, kiu operacias en RDK, simple indikis: «Ni ne plu provizas Interreton. Ĝi estis interrompita»       

Kvankam la misio de UN en RDK (MONUSCO) petis de la kongaj aŭtoritatoj, ke ili respektu la rajton de la civitanoj al manifestacio, la aŭtoritatoj de Kinŝaso, tamen malpermesis la novajn marŝadojn de dimanĉo. Siaflanke, la ĉefo de la islama komunumo en RDK, Cheik Ali Mwinyi petegis de Kinŝaso, ke ĝi ne subpremu la marŝadojn de la katolikoj opiniante, ke ili konformas al la konstitucia juro. Tiuj alvokoj tamen ne estis aŭdataj, ĉar almenaŭ kvin mortinoj okazis laŭ la BBC.

Kial la reĝimo de Kabila malfunkciigis Interreton? La respondon liveras la reago de la loĝantoj de Kinŝaso: laŭ ili, tiu ago estas evidenta volo de la reĝimo, silentigi tiun ribelon, kiu ampleksiĝas. Laŭ la kinŝasanoj, ĉar la Ŝtatestro scias, ke Interreto ebligas «fortegan mobilizadon, en rekorda tempo», «la nura rimedo por subpremi la kontestadon, estis interrompi ĝin». Ĉu tio sufiĉos por kvietigi la koleron de la kontraŭ-kabila movado?   

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }