Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 janvier 2018 4 18 /01 /janvier /2018 17:08
AFP Photo/JANEK SKARZYNSKI

18/01/2018

Poloj surstratiĝis en kvindeko da urboj de la lando. En Varsovio, mil personoj postulis nuligon de projekto, kiu celas malpermeson de abortigo eĉ okaze, se la feto suferas pri neinversebla malsano. En tiu tre katolika lando, probable la projekto estos aprobita.

Signe de batalo, manifestaciantinoj ŝminkis siajn okulojn per nigraj strekoj, kiel faras la soldatoj en armeo. Anna, tridekjara, fariĝis vigla aktivulino favore al la rajto al abortigo, de kiam la regantaj konservativuloj provis tute malpermesi ĝin en 2016.

«Estus pli facile fari miajn bagaĝojn, kaj forlasi tiun landon, kiun mi ŝatas, kaj kie mi naskiĝis, sed mi ne rezignos», diras Anna.        

Male, laŭ Karolina, 19-jara, elmigrado estas tre serioza opcio. «Mi ne imagas min vivadi en lando, kiu senigas min de la fundamentaj rajtoj. Mi enmigros en landon, kiu ofertos al mi pli bonan vivon, ekzemple en Benelukson aŭ Skandinavion», diras Karolina.  

Okaze, se la Parlamento voĉdonas favore al la striktiga projekto pri abortigo, la Polinoj povos laŭleĝe abortigi, nur kiam ilia vivo estas en danĝero, aŭ se la gravedeco rezultas el seksperforto aŭ incesto. Laŭ Adrian Zandberg, maldekstra gvidanto, tio estas barbareco. «Tio, kion la deputitoj de la PiS kaj la fundamentismaj religiuloj deziras enkonduki en Pollandon, retroirigas nian landon al la 19a-jarcento».

Pro la absoluta plimulto de la konservativuloj en la Parlamento, tiu projekto estos sendube aprobita.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }