Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 janvier 2018 1 22 /01 /janvier /2018 15:03

22/01/2018

Tiu ŝoka raporto celas atentigi la ĉefajn ekonomiajn kaj politikajn decidantojn pri la neegalecoj en la mondo. Kiel ĉiujare, antaŭ la Monda ekonomia forumo en Davoso, kiu kunigas en malgranda skistacio de la Svislandaj Alpoj la aferistojn kaj la precipajn estrojn de la planedo, la "NRO Oxfam" starigas inventaron. Ĝi konkludas, ke la neegalecoj denove kreskis en 2017: 82% el la produktataj riĉaĵoj en dek du monatoj profitas al 1% el la plej riĉaj. 

La riĉuloj neniam estis tiel riĉaj gurdas "Oxfam", kiu asertas, ke pasintjare la nombro de miliarduloj spertis la plej fortan kreskadon de ĝia historio. Ni konsciiĝu, ke nova miliardulo naskiĝas ĉiun duan tagon, kaj ke la ĝeneralaj riĉaĵoj kreskas je 762 miliardoj da dolaroj en dek du monatoj.

Tiu rekordo, maldeca laŭ la NRO, memorigas, ke tiu sumo estas sepoble pli alta ol tiu, kiu ebligus meti finon al la ekstrema malriĉeco en la mondo.       

Dum la ekonomio fartas pli bone – laŭ la grandaj financaj centroj, kiuj atestas pri reveno de la kreskado kaj de la ekonomiaj rekordoj – "Oxfam" timas, ke tiu plibonfarto koncernas nur malplimulton.

Estas tempo, asertas la NRO, lukti kontraŭ la neegalecoj tie, kie la riĉaĵoj kreiĝas, t.e en la entreprenoj. Kaj Davoso estas la plej taŭga loko por liveri tiun mesaĝon, ĉar ĉi tie kolektiĝas la direktoroj de la mil plej grandaj entreprenoj de la planedo, kies ĝenerala vendosumo proksimiĝas je 25 miliardoj da dolaroj. Tamen, nenio indikas, ke tia mesaĝo estos aŭdebla en tiu kapitalisma sanktejo.

Video:

Ĉu vi parolas WEF?

Ne? Nu…Tio ne estas tre komplika…Sufiĉas koni pli-malpli dek vortojn. La ĉefa vorto:

Tutmondiĝo

La troaj vortoj:

Konflikto. Krizo. Ekstremismo. Perforto. Timo. Koruptado kaj krimeco. Malriĉeco

La agadvorto:

Edukado

La finaj vortoj:

Paco. Espero. Pli bona mondo

Gurdata refeno. Ĉu ĝi meritas novajn strofojn?

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }