Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 janvier 2018 4 11 /01 /janvier /2018 18:14

11/01/2018

Bildo: Migrantoj sur la insulo Lesbo, Grekio, en 2016. REUTERS/Giorgos Moutafis  

La bilanco estis starigita en Ateno ĉi-mardon 9an de januaro, koncerne la translokadon de la azilpetantoj al aliaj eŭropaj landoj. Temo, kiu okazigas debaton ene de Eŭropa Unio. En daŭro de du jaroj, 32 000 personoj estis senditaj al tuta Eŭropo elde Italio kaj Grekio, inter kiuj 22 000 por Grekio. La grekaj aŭtoritatoj kaj la Alta-Komisaro de UN postulas daŭrigon de la solidareco inter eŭropaj landoj.      

En Ateno, Iannis Mouzalas, la greka ministro por migrado, starigis la bilancon de la programo de translokadoj. Sed dum la diskutoj daŭras por revizii la eŭropan sistemon pri dispartigo de la azilpetantoj, li esprimis sian timon pri la lastaj proponoj de Donald Tusk. En decembro, la prezidanto de la Eŭropa konsilio fakte proponis nuligon de la rifuĝintaj kvotoj.

«Mi esperas, ke la Komisiono kaj la Eŭropa parlamento kontraŭstaros tiujn proponojn, kiuj endanĝerigas la fundamentojn, sur kiuj konstruiĝis Eŭropa Unio. La solidareco en Eŭropa Unio ne estas bonvoleco, ĝi estas leĝa devigo», li deklaris.

Grekio estas aparte koncernata. Sen tiuj kvotoj ĝi timas, ke la nombro da landoj, kiuj rifuzas akcepti rifuĝitojn plinombriĝu. Ankaŭ Philippe Leclerc, respondeculo en Grekio de la Alta-Komisaro de UN por la rifuĝintoj, pledis por pli da solidareco: «Ni esperas, ke la reformo de la regularo Dublino ebligos, okaze de amasa alveno, ke antaŭvidebla sistemo stariĝos kun partopreno de ĉiuj Ŝtatmembroj, kiuj akceptos la azilpetantojn».    

La landoj de la Visegrada grupo, t.e Ĉeĥa Respubliko, Pollando, Hungario kaj Slovakio proponas financan helpon al la enirlandoj de rifuĝintoj en Eŭropa Unio, sed plu rifuzas akcepti ilin sur sia teritorio, kadre de la translokoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }