Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 janvier 2018 6 06 /01 /janvier /2018 16:29

06/01/2018

Bildo: Hakamada Iwao, dungita en uzino de sojo, estis arestita en aŭgusto 1966 pro la murdo de sia dunganto, de lia edzino kaj de iliaj du infanoj. Du jarojn poste, li estis mortokondamnita per pendumo . Li plurfoje kriis sian senkulpecon, tamen en 1976 la apelacia kortumo konfirmis la mortopunon, kaj poste ankaŭ la japana Ĉefkortumo en 1980.

Analizoj pruvis, ke lia DNA ne koincidas kun tiu, trovita sur la vestaĵoj de la supozata kulpulo. La 27an de marto 2014, li finfine estis liberigita post duon-jarcento trapasita en la mortokoridoro, kaj li estis rejuĝita.

Li tenas la rekordon de la mortokondamnito, kiu trapasis la plej longan tempon en la mortokoridoro.     

 

2 viroj estis sekrete ekzekutitaj la 19an de decembro 2017. Tio atestas denove pri la malestimo de la registaro por la rajto al vivo. 

Teruhiko Seki, 44-jara, deklarita kulpulo pri murdo kaj ŝtelo kun pligravigaj cirkonstancoj, kaj Kiyoshi Matsui, 69-jara deklarita kulpulo pri murdo, estis ekzekutitaj frumatene, mardon 19an de decembro, en la malliberejo de Tokio.

Teruhiko Seki aĝis 19 jarojn en la epoko de la riproĉitaj faktoj. Ambaŭ viroj petis novan proceson, kiam ili estis ekzekutitaj.

La registaro eraras, se ĝi opinias, ke mortopuno estas efika rimedo por atingi justicon. Ĝi estas la plej kruela, nehumana kaj malnobliga el ĉiuj ekzistantaj punoj – tiu fakto estas agnoskita de plimulto el la tutmondaj landoj.

 

4 EKZEKUTOJ EN 2017 

Kun tiuj ekzekutoj, la totala nombro de malliberuloj ekzekutitaj en Japanio en 2017 atingas kvar. Plejofte, la malliberuloj estas informitaj pri sia ekzekuto nur kelkajn horojn antaŭ ĝi ; kelkfoje ili eĉ tute ne estas informitaj.

Iliaj familioj, advokatoj kaj la loĝantaro estas ĝenerale informitaj post la ekzekuto.

Antaŭ 10 jaroj, la Ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis sian unuan rezolucion, alvokante al moratorio pri aplikado de la mortopuno. La tutmonda movado favore al la abolo daŭras samtakte, sed Japanio plu ignoras tiun tendencon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }