21/01/2018
Ekde la fino de marto, la israela registaro planas elpeladi preskaŭ 40 000 afrikanojn en neregula situacio, ĉefe Sudananojn kaj Eritreanojn, kiuj alvenis en Israelo antaŭ la jaro 2012. Tiu plano pri amasa elpelado estigas malmulte da kontestado ĉe la opozicio. Sed la civitana socio mobiliziĝas por fari premon al la ekzekutivo.
35 viroj kaj virinoj, verkistoj kaj figuroj de la israela literaturo, kiel Amos Oz, David Grossman aŭ Zeruja Ŝalev, subskribis publikan deklaracion petante de la registaro, ke ĝi ne efektivigu la elpeladplanon.
«Tiuj viroj kaj virinoj, kiuj surhavas sur siaj korpoj kaj animoj la cikatrojn de sia fuĝo kaj de la torturo en la kampadejoj de Sinajo, havas nur unu deziron: plue vivi», asertas la teksto.
La subskribintoj juĝas aliparte, ke Israelo ne frontas la samajn migradajn defiojn ol Eŭropo kaj Afriko substrekante, ke tiuj azilpetantoj reprezentas malpli ol 0,5% el la israela loĝantaro.
Kampanjo, kiu celas kaŝi Afrikanojn minacitajn je elpelado
Siaflanke, pluraj rabenoj subskribis alian malferman leteron adresitan al la registaro postulante, ke ĝi ĉesigu tion, kion ili priskribas kiel «kruelan politikon kontraŭdire kun la juda tradicio».
«Kiel juda ŝtato, ni ne povas ignori la plorojn de tiuj homoj en mizero», skribas tiuj religiuloj.
Susan Silverman, rabenino, pretas lanĉi kampanjon celantan kaŝi afrikanojn minacitajn je elpelado.
Ŝi asertas, ke tiun iniciativon inspiris al ŝi la historio de Anne Frank, juda adoleskantino kaŝita dum la dua mondmilito, por eskapi la naziojn.
http://www.rfi.fr/moyen-orient/20180119-israel-mobilisation-expulsion-africains-erythreens-soudanais
05/01/2018
Israelo planas elpeladon de dekoj da miloj da migrantoj