
05/01/2018
Preskaŭ 40 000 migrantoj devos forlasi la landon, antaŭ la fino de marto 2018. Male, ili estos malliberigitaj.
Pasintan merkredon, Israelo anoncis lanĉon de programo, kiu devigas preskaŭ 40 000 migrantojn en kontraŭleĝa situacio, fari elekton inter elpelado kaj malliberejo.
Komence de kunveno de sia kabineto, la Ĉefministro Benjamin Netanjahu ĝojis pri la aranĝo de tiu projekto, kiu celas «elpeladi la migrantojn, kiuj eniris kontraŭleĝe». Tiuj ĉi devos forlasi la landon antaŭ la fino de marto 2018, male ili estos malliberigitaj je sendifina daŭro.
Aviadilbileto kaj 3 000 eŭroj
Laŭ la taksadoj de la ministrejo pri internaj aferoj, 38 000 personoj estas koncernataj, plimulte Eritreanoj kaj Sudananoj. La migrantoj, kiuj konsentos pri foriro ricevos aviadilbileton kaj preskaŭ 3 000 eŭrojn.
Maltrankviliĝo de la Unuiĝintaj Nacioj
En komunikaĵo, la Alta-komisaro de UN por la rifuĝintoj (HCR) esprimis sian maltrankviliĝon memorigante interalie, ke Israelo havas «leĝajn devigojn pri la protektado de la rifuĝintoj». Tamen, de 2009, kiam la israelaj aŭtoritatoj prenis la respondecon determini, kiu apartenas al tiu kategorio, nur ok Eritreanoj kaj du Sudananoj akiris tiun statuson, daŭrigis la HCR. Du cent sudanaj landanoj origine de Darfuro akiris siaflanke «humanitaran statuson en Israelo».
Akordoj kun fremdaj landoj
Kadre de sia programo de elpelado, la israela registaro agnoskas fakte, ke la landanoj de tiuj ambaŭ landoj ne povas reiri hejmen. La eritrea reĝimo estis akuzata de UN pri «ĝeneraligitaj kaj sistemaj» krimoj kontraŭ la homaro. Koncerne Sudanon, ties prezidento Omar el-Beŝir estas akuzata de la Internacia Punkortumo (CPI) pri militkrimoj, krimoj kontraŭ la homaro kaj genocido.
Laŭ la israelaj NROj, kiuj subtenas la migrantojn, Israelo tiel subskribis akordojn kun fremdaj landoj, kiel Ruando kaj Ugando, kiuj devas akcepti la migrantajn volontulojn.
