Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 janvier 2018 5 26 /01 /janvier /2018 15:37

26/01/2018

Bildo: La groto de Misilja en Monto Karmel. En tiu elfosadejo estis malkovritaj la plej malnovaj homaj fosilioj. (Foto: Mina Weinstein-Evron, Universitato de Haïfa)

Fragmento de makzelo apartenanta al Homo sapiens estis malkovrita en israela groto. Temas pri la plej malnovaj restaĵoj hodiaŭ konataj de Homo sapiens ekster Afriko. Tiu fragmento de sepdenta makzelo, elfosita en israela kaverno, estas la plej malnovaj restaĵoj konataj de Homo sapiens ekster Afriko. Ĝi montras, ke nia specio migradis ekster tiu kontinento multe pli frue ol ni opinias, laŭ la magazino Scienco publikigita la 26an de januaro.

Esploristoj anoncis la malkovron de tiu fosilio, aĝa inter 177 000 kaj 194 000 jarojn, kaj deklaris, ke la dentoj surhavas karakterizajn signojn de Homo sapiens, kiuj ne ĉeestas en aliaj homedoj, inter kiuj la Neandertala homo.

 

La plej malnovaj fosilioj en Afriko datiĝas de antaŭ 300 000 jaroj 

La fosilio de maldekstra supra makzelo de juna plenaĝulo – kies sekso ne estis identigita – estis malkovrita en la groto de Misilja, sur la okcidenta flanko de Monto Karmel, 12 kilometrojn sude de Haïfa. Ankaŭ klingoj kaj aliaj ŝtoninstrumentoj, pluraj fajrejoj kaj karbonigitaj ostaĵoj de bestoj estis trovitaj surloke.

Homo sapiens aperis en Afriko, kie la plej malnovaj fosilioj de la specio datiĝas de antaŭ 300 000 jaroj. Ĝis nun, la plej malnovaj fosilioj trovitaj ekster Afriko devenis de du aliaj israelaj kavernoj (el kiuj unu situanta ankaŭ sur Monto Karmel), kaj kiuj datiĝas de antaŭ 90 000 ĝis 120 000 jaroj.

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }