
28/01/2018
Preskaŭ 20 000 elsavitoj el la Holokaŭsto vivas en Israelo. Kvarono el ili vivas sub la sojlo de malriĉeco.
Israelo estas unu el la plej malegalecaj landoj en la mondo: laŭ la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), 20% el la loĝantaro vivas sub la sojlo de malriĉeco, dum la vivokosto similas tiun, ekzistantan en okcidentaj landoj. Inter la plej vundeblaj personoj troviĝas la elsavitoj de la Holokaŭsto. 70 jarojn post la liberigo de la koncentrejoj, 189 000 postvivantoj de la Holokaŭsto vivas en Israelo, laŭ la nombroj de la Fondaĵo por la memoro de la Holokaŭsto. Kvarono el ili, t.e 45 000 personoj, vivas sub la sojlo de malriĉeco, fiksita po 3 000 sikloj monate (720 eŭroj), raportas la ĵurnalo Libération. Tiu situacio, kvankam plibonigita danke al monatribuo de 2 200 sikloj (530 eŭroj) monate, fare de la registaro, maltrankviligas la asociojn pri defendo de la viktimoj de la Holokaŭsto.
Tiuj postvivantoj de la Holokaŭsto plejparte forlasis la orientan blokon post la defalo de USSR, kaj instaliĝis en Israelo, forlasante malantaŭ ili laborpostenon, ŝparaĵojn kaj pension, eksplikas la ĵurnalo. Le celo de la asocioj, kiuj helpas la viktimojn de la Holokaŭsto estas «informi» kaj «gvidi la postvivantojn en iliaj demarŝoj», subteni ilin, ke ili akiru siajn rajtojn en Israelo. Tion faras la "Asocio por tuja helpo al la postvivantoj de la Holokaŭsto", kiu de 2007, helpas la postvivantojn de la Holokaŭsto, ke ili ricevu la laŭleĝajn monatribuojn. Kelkaj asocioj ankaŭ organizas rifuĝojn por akcepti tiujn maljunulojn, kaj helpas ilin en akiro de medicinaj kaj psikologiaj kuracadoj.

Monkompensoj
La NROj luktas ankaŭ por ke la israela Ŝtato, kiu ricevis monkompensojn fare de Germanio, repagu ilin al la elsavitoj. Laŭ aŭdito kondukita en 2008 fare de eks-juĝisto ĉe la Ĉefkortumo, du trionoj el tiuj sumoj ne ankoraŭ estis redistribuitaj.
Ĉi-27an de januaro estas celebrita, kiel ĉiujare, la Internacia tago dediĉita al la memoro de la viktimoj de la Holokaŭsto, kaj prevento de la krimoj kontraŭ la homaro. Tiu dato estis elektita de UN en 2005, kaj koincidas kun la liberigo de la ekstermejo Aŭŝvico, la 27an de januaro 1945.