
02/01/2018
Alĝeria kaŝmigranto mortis en la detencentro Archidona en Malago, Hispano. La 36-jara viro sin pendumis en sia ĉelo. Tiu tragika evento kaŭzis veran tumulton en Hispanio. NROj pri la homaj rajtoj akuzas la hispanan ministron pri internaj aferoj, Juan Ignacio Zoido.
La mortinto estis trovita pendumita per drapo, dum li estis tre malsana, raportis la hispana jurnalo Deia.com, pasitan sabaton.
Ĝis nun, neniu detalo aperis, nek pri la identeco de la viktimo, nek pri la cirkonstancoj de lia morto. Pluraj NROj pri la homaj rajtoj denuncas skandalon, des pli ke ili antaŭnelonge publikigis plurajn raportojn, pri la tieaj aĉaj kaj nehumanaj vivkondiĉoj.
Alarmo estis lanĉita plurfoje tiujn lastajn monatojn fare de tiuj asocioj. Pluraj el ili bedaŭris la fakton, ke la kaŝmigrantoj ĉeestantaj en la detencentro, estas enkadrigitaj de kontraŭ-ribelaj brigadoj, kaj ne de kvalifita personaro. Kaj tio malgraŭ la kreskado de la nombro de alĝeriaj kaŝmigrantoj, de post pasinta decembro,
Pluraj kazoj da perforto aliparte estis menciitaj.
De 24 horoj, tiuj hispanaj NROj postulas demision de la ministro pri internaj aferoj Juan Ignacio Zoido, montrita kiel nerekta kulpinto de tiu enigma morto, kiun ili kvalifas «suspektinda».
https://www.facebook.com/pg/Bosquet-United-1557251001175289/videos/?ref=page_internal
