Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 janvier 2018 2 16 /01 /janvier /2018 16:50

16/01/2018

Bildo: Manifestaciantino antaŭ la greka parlamento en Ateno, ĉi-lundon 15an de januaro 2018. REUTERS/Costas Baltas

Pasintan lundon, la grekaj deputitoj adoptis novan aron da reformoj, postulata de la kreditoroj de la lando, inter kiuj interalie restrikton de la strikrajto, spite strikojn kaj manifestaciojn dum la tuta tago.

Tiuj manifestacioj kaj strikoj tute ne efikis. La greka Parlamento adoptis la novajn reformojn postulatajn de la kreditoroj cele al «perfuzo» de la lando. 154 deputitoj poris, 141 kontraŭis, 5 malĉeestis, dum pli ol 6 000 personoj manifestaciis en la ĉefurbo en pluraj manifestacioj kontraŭ la reformo, indikis la polico.

Inter la 400 artikoloj adoptitaj, la plej kritikata decido koncernas restrikton de la strikrajto kaj truditajn aŭkciojn de bienoj, ĉefe nemoveblaj, kiuj apartenas al nesolventaj debitoroj.

Antaŭ la deputitoj, la ĉefministro Alexis Tsipras, elektita en 2015 sur la programo de la radikala maldekstro de lia partio Syriza, firme forpuŝis la kritikojn devenantajn interalie de la sindikatoj, laŭ kiuj la registaro pretas limigi la strikojn. 

«Post la akordo fintraktita ene de la Eŭrogrupo, nia celo estas difini planon por malpezigi la grekan ŝuldon» substrekis la ĉefministro.

Kvankam la Ĉefministro kontentiĝas pri la baloto, laŭ la centra-dekstra opozicio, tio estas malbona decido por la lando: «La vero estas, ke vi kompromitis la estontecon de la lando por daŭro de almenaŭ kvin jaroj. Malaltigi la pensiojn, kaj altigi la impostojn malhelpas kreskadon de reala ekonomio» indikis Kyriakos Mitsotakis, prezidanto de Nova Demokratio, ĉefa opozicia partio.

Post la baloto de lundo, Ateno esperas, ke la eŭropaj ministroj pri financoj aprobos la 22an de januaro la helpo-pagon de almenaŭ 4,5 miliardoj da eŭroj. «La hodiaŭa baloto estos decidiga por akceli la eliron de la lando el la savplano post sep monatoj», deklaris S° Tsipras.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }