Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 janvier 2018 7 07 /01 /janvier /2018 15:34

07/01/2018

Kolektiĝo de Kurdoj okazis pasintan sabaton por postuli justecon, post la murdo de tri kurdaj aktivulinoj en 2013 en la franca ĉefurbo. La manifestaciantoj denuncis la silenton kaj la inertecon de Parizo.

Dum la nokto de la 9a ĝis la 10a de januaro 2013, la tri kurdaj aktivulinoj Sakine Cansiz, Fidan Dogan kaj Leyla Saylemez estis pafmortigitaj en la 10a sektoro de Parizo. Kvin jarojn poste, miloj da kurdoj manifestaciis sabaton 6an de januaro en Parizo por postuli «veron» kaj «justecon» pri tiu triobla murdo.

La manifestaciantoj denuncis la «silenton» de la francaj aŭtoritatoj pri tiu afero. La homamaso plurfoje skandis «Erdoğan, murdiston!», tagon post la renkontiĝo en Parizo inter la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan kaj Emmanuel Macron.

  

«Ŝajnas, ke oni kaŝas al ni aĵojn pri la afero »

«Kvin jarojn da silento, kvin jarojn da justica rifuzo, kvin jarojn da nepuniteco», proklamis flagrubando, montrante la ridetantajn portretojn de la tri aktivulinoj ĉekape de la defilado. Ĉeestis manifestaciantoj venintaj de pluraj landoj, interalie Germanio.

Ali Dogan, frato de Fidan Dogan, defiladis en la homamaso. Li konfidis, ke «li ne plu havas esperon» en Francio pri tiu afero. «Hieraŭ, mi spektis la gazetkonferencon inter Erdoğan kaj Macron. Estas malĝoje, ke la prezidento ne elvokis la murdon de mia fratino [...] ŝajnas, ke oni kaŝas al ni aĵojn pri la afero, kaj ke Francio ne volas diskonigi informojn, por domaĝi siajn interesojn».

  

Nesolvita triobla murdo 

Post la murdo en 2013, la francaj enketistoj emfazis tiam la «kompromitiĝon» de membroj de la turkaj spionservoj, la MIT, en tiu triobla murdo sen indiki la iniciatintojn.     

Turkaj amasinformiloj diskonigis dokumenton de la MIT prezentatan kiel «misiordonon» adresitan al la turka Omer Güney, sola suspektito en la enketo. Li mortis fine de 2016 en malliberejo antaŭ ol lia antaŭvidita apero ĉe tribunalo. La MIT oficiale dementis ĉian kompromitiĝon en januaro 2014.

Agit Polat, reprezentanto de la "Demokratia Kurda Konsilio en Francio", kiu organizis la manifestacion denuncis interalie la fakton, ke neniu el la familioj de la viktimoj «estis akceptitaj de la francaj aŭtoritatoj dum tiuj kvin lastaj jaroj»      

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }