Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 janvier 2018 5 05 /01 /janvier /2018 15:14

05/01/2018

Bildo: turkaj manifestaciantoj svingas fotojn de ĵurnalistoj malliberigitaj, kun la vortoj «Vi ne estas solaj». Bulent Kilic / AFP 

Dum la franca prezidento Emmanuel Macron akceptas la turkan prezidenton ĉi-vendredon 5an de januaro, multaj defendantoj de la homaj rajtoj plu estas persekutataj pro terorismo en Turkio, sen ia ajn kialo.

De post la perforta puĉo en Turkio, en julio 2016, represio je senprecedenca amplekso falas sur la ĵurnalistojn kaj profesiulojn de amasinformiloj, la funkciulojn kaj ankaŭ la defendantojn de la homaj rajtoj.

Hodiaŭ, la jurŝtato ne plus estas observata en Turkio. En malpli ol du jaroj, pli ol triono el la juĝistoj kaj prokuroroj de tiu lando estis eksigita aŭ persekutata pro supozataj ligiloj kun terorismo.

Lukti kontraŭ terorismo certe estas legitima celo, sed ne devas fariĝi preteksto por silentigi ĉian disidentan voĉon kaj piedpremi la homajn rajtojn.

Ankaŭ la prezidanto de la turka sekcio de Internacia Amnestio, advokato de antaŭlonge engaĝiĝinta favore al la defendo de la homaj rajtoj, estas persekutata pro aparteno al terorisma organizaĵo. Li estas malliberigita de antaŭ preskaŭ sep monatoj.

  

Kelkaj nombroj pri la represio: 

Pli ol 50 000 personoj plu estas en provizora mallibereco, pro supozataj ligiloj kun la movado de Fethullah Gülen, kaj ekvivalenta nombro da personoj troviĝas en kondiĉa libereco pro la samaj motivoj. Tamen, nur malplimulto estas persekutata pro rektaj ligiloj kun la puĉ-provo,

 

150 000 personoj frontas kriminalajn enketojn,

 

pli ol 100 000 dungitoj de la publika sektoro estis maldungitaj sen kompensoj,

 

pli ol 180 amasinformiloj estis fermitaj,

 

ĉirkaŭ 2 500 ĵurnalistoj kaj aliaj profesiuloj de amasinformiloj ne plu havas laborpostenon.

 

Fine de la jaro 2017, pli ol 100 ĵurnalistoj kaj laboristoj en amasinformiloj plu estas en provizora mallibereco.

07/01/2018

Francio: miloj da kurdoj postulas justecon por la tri aktivulinoj murditaj en Parizo en 2013

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/francio-miloj-da-kurdoj-postulas-justecon-por-la-tri-aktivulinoj-murditaj-en-parizo-en-2013.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }