Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 janvier 2018 2 16 /01 /janvier /2018 20:52
Bildo: Etoso en improvizita kampadejo de migrantoj en Kalezo antaŭ la alveno de la franca prezidento Emmanuel Macron mardon 16an de januaro 2018. CLEMENCE BONFILS / RADIO FRANCE 

16/01/2018

Mardon 16an de januaro 2016, Emmanuel Macron vizitas Kalezon, simbolon de la migrad-krizo, por defendi sian politikon pri azilo kaj migrado. De post la malmuntado de la «ĝangalo» en oktobro 2016, la asocioj denuncas la maldignajn vivkondiĉojn de la migrantoj.  

Husajn kaj Barak dormas en arbaro. Ambaŭ etiopiaj junuloj nomas ĝin «ĝangalo», same kiel tiu koncentrejo evakuita en oktobro 2016. ili montras tri tendojn metitajn sur la kotan kaj glacian grundon. Ĉirkaŭe estas forĵetaĵoj, kartonoj kaj vitroboteloj. «Malvarmegas, ili rakontas. Ĉiujn vesperojn, la policistoj forprenas niajn tendojn, niajn dormosakojn kaj frapas nin. Vivo en Kalezo estas malfacilega, nehumana».

Tiuj diroj kolerigas Gilles Debove, delegito de la sindikato Unité SGP Police Force Ouvrière. «Mi tute ne kredas tion», li reagas. Laŭ li, la policistoj malmuntas nur la novajn kampadejojn. Li deziras, ke la policistoj estu ekipitaj per kameraoj por pravigi iliajn dirojn. «Post la malmunto, kiam la personoj jam forlasis la lokojn, tie restadas efektive tendoj, dormosakoj, forlasitaj ŝuoj, kaj la stratservoj kolektas la aĵojn, kiuj ja estas poste detruitaj», eksplikas Gilles Debove. 

        

Plendoj deponitaj pro detruado de posedaĵoj 

Tiuj posedaĵoj de la migrantoj estas alpruntitaj de la asocioj. Pro tio, la Auberge des migrants, (Gastejo de la migrantoj), en kiu Maya Konforti estas volontulino, deponis plendon pro detruado de posedaĵoj. «Ni kunsubskribis prunto-kontrakton. Ni markis la dormosakojn kaj la kovrilojn per la nomo de nia asocio», ŝi eksplikas.

Ni diris al ili: «Kiam la polico forprenas vian dormosakon, alvoku nin kaj deklaru, ke la polico forprenis de vi posedaĵojn, kiuj apartenas al la asocio».   

Du asocioj tiel plendis pro «detruado de posedaĵoj». Aliaj asocioj pretas efektivigi saman demarŝon. Du asocioj rifuzis renkontiĝi kun Emmanuel Macron dum lia vizito.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }