Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 janvier 2018 4 04 /01 /janvier /2018 15:01

04/01/2018

Air Terminal Services (ATS) provizas manipulad-servojn ĉe la internacia flughaveno Nadi, kaj dungadas 250 laboristojn. Tio inkludas manipuladon de bagaĝoj, registradon, inĝenierarton kaj manĝaĵon por ĉiuj flugkompanioj. La laboristoj estas membroj de la Federated Airline Staff Association (FASA). La 16-a de decembro, post reveno de la laboristoj de la asembleo de la akciuloj, la estraro lokaŭtis ilin.   

La laboristoj posedas tantiemojn je 49% en la servoj de la aerstacio, 51% apartenas al la fiĝia registaro. La sindikatoj kaj ties membroj estas celitaj, ĉar ili starigis demandojn pri la malbona administracio de la entrepreno fare de la nuna ĉefdirektoro. Ili fakte ne ricevis salajrajn altigojn dum 11 jaroj, kaj la plendaĵoj estis nek traktitaj nek solvitaj.

Retmesaĝo

Sinjoro Ĉefministro Frank Bainimarama 

Mi skribas al vi por esprimi miajn zorgojn, koncerne la traktadon suferitan de la laboristoj de ATS post lokaŭto ĉe la flughaveno Nadi. En la nomo de la membroj de la Federated Airline Staff Association (FASA), mi petas de la fiĝia registaro, kaj de la akciularo de la Fiĝia registaro en tiu kompanio, ke ili urĝe intervenu por protekti la laboristojn ATS de la flughaveno Nadi, kaj ĉesigu la lokaŭton. Tio ebligos al la dungitoj relabori, kaj eviti ke tiu konflikto malordigu la vojaĝplanon de la vizitantoj dum tiu feriperiodo.

Partnerece kun la Internacia Federacio de la transport-laboristoj, tutmonda federacio de 690 sindikatoj, kiu reprezentas ĉirkaŭ 4,5 milionojn da transport-laboristoj de 153 landoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }