
28/01/2018
Bildo: Policistoj rigardas infanojn, ĉe la landlimo inter Makedonio kaj Grekio en la urbo Gevgelija, la 5an de decembro 2015.
La eŭropaj Ŝtatoj ne garantias la sekurecon de la izolitaj rifuĝintaj infanoj. ARMEND NIMANI / AFP
En 2016, Eŭropolo konfirmis, ke pli ol 10 000 migrantaj infanoj neakompanataj malaperis en Eŭropo en daŭro de du jaroj. La polica agentejo timis, ke multnombraj el ili estas ekspluatataj, sekse interalie, de la organizita krimo.
La nombro estis unue malkaŝita en Interreto fare de la brita semajna revuo The Observer, poste konfirmita fare de Eŭropolo: 10 000 migrantaj infanoj neakompanataj malaperis en Eŭropo en daŭro de du jaroj. Post ilia registrado ĉe la eŭropaj aŭtoritatoj, ili malaperas, duono el ili dum ilia trapasado al Italio.
Tiam, Eŭropolo elvokis interalie ellaboritan transeŭropan «kriminalan infrastrukturon», kiu interesiĝas pri la migrantoj en pluraj celoj, interalie sklaveco kaj seksindustrio. En Germanio kaj Hungario, ekzemple, multnombraj krimuloj estis arestitaj, dum ili ekspluatadis migrantojn. Jam en 2008, la asocio Terre des hommes (Tero de la homoj) menciis, ke duono el la neakompanataj infanoj malaperas el la akceptejo post nur 48 horoj. 27% el la migrantoj alvenintaj en Eŭropo estas infanoj.
https://www.francetvinfo.fr/monde/plus-de-10-000-enfants-migrants-portes-disparus_1704587.html