Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 janvier 2018 4 25 /01 /janvier /2018 22:09
Centoj da Kurdoj manifestaciis mardon antaŭ la konstruaĵo de la Eŭropa Konsilio en Strasburgo.

25/01/2018

La kurdaj reprezentantoj petis de la Konsilio de Eŭropo kaj de la Unuiĝintajn Nacioj, ke ili agadu por ĉesigi la turkan invadon en Efrîn.

La manifestaciantoj svingis flagrubandojn «For la turkan invadon en Efrîn», «Hieraŭ Kobanî, hodiaŭ Efrîn» kaj kondamnis la turkan registaron skandante «Erdoğan faŝisto, teroristo».      

La maldekstra deputitino Gokay Akbulut, la deputitoj de la Demokratia Partio de la Popoloj (HDP) Filiz Kerestecioglu, Feleknas Uca, Ertugrul Kurkcu kaj Hisyar Ozsoy partoprenis la manifestacion.

La deputito de la maldekstra partio esprimiĝis dum la manifestacio. Li admonis la Unuiĝintajn Naciojn kaj la Konsilion de Eŭropo, ke ili pli vigle agadu por akiri pacon en la regiono.

Akbulut kritikis ankaŭ la germanan federalan registaron pro ĝiaj rilatoj kun Turkio.

Kerestecioglu substrekis la ĵusajn arestadojn de personoj, kiuj dividis mesaĝojn en la sociajn retojn kontraŭ la invado de Efrîn kaj deklaris: «Paco kaj volo al nova vivo ne povas esti forpuŝitaj».

Kerestecioglu deklaris, ke la libereco de la Kurdoj kaj la libereco de la turka popolo venkos.

La deputitoj de la HDP, Uca kaj Kurkcu, ankaŭ admonis la internaciajn potencojn, ke ili intervenu por haltigi la turkan invadon en Efrîn.        

Video  Kurdoj protestis en multaj urboj de la mondo kontraŭ la turka militoperacio. Ĉi tie en Grekio: 

20/01/2018

Sirio: Turkio efektive lanĉis militan teroperacion kontraŭ Efrîn, anoncis Erdoğan

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/sirio-turkio-efektive-lancis-militan-teroperacion-kontrau-efrin-anoncas-erdogan.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }