Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 janvier 2018 2 02 /01 /janvier /2018 11:34

02/01/2018

Bildo: La arestado de 15-jara junulino dum la manifestacioj kontraŭ Kabila, la 15an de novembro 2016, estigis indignon en la sociaj retoj kaj ĉe la opozicio. 

Pasintan dimanĉon, la sekurecaj fortoj de Demokratia Respubliko Kongo (DRK) intervenis en preĝejoj dum mesoj per larmigaj gasoj, kaj malhelpis marŝadojn post la alvoko de katolikoj, manifestacii kontraŭ la plua prezidenteco de Joseph Kabila.  

Entute ok personoj estis mortigitaj kaj cent aliaj arestitaj okaze de tiuj manifestacioj organizitaj kontraŭ la plua prezidenteco de Joseph Kabila.

Laŭ UN-informfonto, sep personoj estis mortigitaj en Kinŝaso kaj alia en Kanango, centre de la lando.

«82 arestadoj inter kiuj pastroj», okazis en Kinŝaso, kaj «41 aliaj en la cetero de la lando», aldonis la sama informfonto.

La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, en komunikaĵo en Novjorko, alvokis «la registaron kaj la naciajn sekurecajn fortojn, al moderiĝo kaj respekto de la rajto de la konga popolo je esprimliberecoj kaj pacaj manifestacioj».

Interreto estis interrompita, pluraj policaj baroj estis instalitaj sur la ĉefaj vojoj.

Tiuj marŝadoj estis organizitaj de la kongaj katolikoj, jaron post la subskribo de akordo, sub egido de la episkopoj, kiu antaŭvidis balotadon fine de 2017, por organizi la foriron de la prezidento Joseph Kabila.

Tri personoj estis vunditaj per kuglo en la paroĥo Don Bosco en la municipo Masina, laŭ kelkaj informfontoj.

En Lubumbaŝo (sud-oriente), dua urbo de la lando, tri personoj estis vunditaj per kuglo. La sekurecaj fortoj pafis, dum la katolikoj provis manifestacii dum eliro de meso.

20/09/2016

Demokratia Respubliko Kongo : almenaŭ 17 mortintoj, el kiuj 3 policistoj, dum perfortaĵoj en Kinŝaso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/09/demokratia-respubliko-kongo-almenau-17-mortintoj-el-kiuj-3-policistoj-dum-perfortajoj-en-kinsaso.html

23/12/2016

Demokratia Respubliko Kongo: la kontraŭ-kabilaj manifestacioj okazigis 34 mortintojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/12/demokratia-respubliko-kongo-la-kontrau-kabilaj-manifestacioj-okazigis-34-mortintojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }