Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 janvier 2018 6 27 /01 /janvier /2018 14:30

27/01/2018

Sur flanko de monto sufiĉe proksime de la World Economic Forum (WEF), aktivistoj de Greenpeace elsendis mesaĝojn de Amnesty International, Public Eye, Attac Svislando, Iniciativo por respondecaj multnaciaj entreprenoj, Greenpeace kaj aliaj organizaĵoj. 
La mesaĝoj postulas (naive-NDT) de la membroj de la politika kaj ekonomia elito, ke ĝi ŝanĝu la maljustan ekonomian sistemon, kiu pligravigas la neegalecojn, endanĝerigas la medion kaj minacas la homajn rajtojn.
«Ĉiuj niaj mesaĝoj ilustras la saman realecon», eksplikas Jennifer Morgan, ekzekutiva kundirektorino de Greenpeace-Internacia. «La ekonomia sistemo estas malsana. La entreprenoj amasigas profitojn de aktivecoj, kiuj detruadas la medion, aŭ atencas la homajn rajtojn, tio devas ĉesi».

En Davoso, la civitana socio denuncis multajn misfunkciadojn. La raporto de Greenpeace titolita «Justeco por la popoloj kaj la planedo. Ĉesigi la epokon de dependeco, koluzio kaj nepuniteco de la entreprenoj» analizas 20 specifajn kazojn, en kiuj la politikoj de entreprenoj atencis medion kaj homajn rajtojn. Ĝi ankaŭ entenas 10 simplajn principojn por reformi la ekonomian sistemon:

En la franca:

https://www.greenpeace.ch/wp-content/uploads/2018/01/2018_Greenpeace_R%C3%A9sum%C3%A9_JusticePlan%C3%A8te.pdf

En la angla:

https://www.greenpeace.org/international/Global/international/publications/other/2018/Justice-Report-Exec-Summary.pdf


«La prezidento de Usono, kiu ĉi-jare partoprenis al la WEF, estas simbolo de la drivoj de la nuna ekonomia sistemo, kiu favoras la poluistojn kontraŭ la planedo», aldonas Jennifer Morgan. «Estas tempo por la elito grupigita ĉe la WEF pripensi serioze pri nemalhaveblaj fundamentaj ŝanĝoj por rapide atingi mondon vivopovan por ĉiuj»  

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }