
24/01/2018
Pluraj miloj da personoj manifestaciis ankaŭ en Zuriko kaj Berno, Svislando.
Davoso, «paradizo de la banditoj», estis legeble sur tiuj flagrubandoj. Lundon vespere, alimondismaj manifestaciantoj provis, pli-malpli facile, defiladi en la svislanda skistacio, antaŭ ol esti arestitaj de la polico.
«Tio ne estas vera manifestacio, ĉar ni ne havas la eblecon manifestacii, kiel diris la aŭtoritatoj, pro la neĝo. Do ni nur paŝadas kaj kantadas kun niaj malgrandaj flagrubandoj, kaj ni ankaŭ promenados noktomeze», rakontis aktivisto.
Specife celata de la manifestaciantoj, unu el la partoprenantoj ĉe la Ekonomia forumo: Donald Trump. La usona prezidento, konata pro siaj kritikoj de la libera komerco, estas atendata en Davoso ekde ĵaŭdo. Sed liaj opoziciuloj kiel ĉi tie en Zuriko, kritikas ĉefe lian politikon pri naturmedio.

