
08/01/2018
Tio okazas en Ĉinio, en 2017. Luo Qing, Wen Qi aŭ Liu Xiaoyun estis enfermitaj en kuracaj establaĵoj por «resanigi» sian samseksemon. En raporto publikigita la 15an de novembro, Human Rights Watch (HRW) denuncas la «konvertajn terapiojn», kiuj celas la samseksemulojn en Ĉinio.
Efektivigitaj pete de la familioj, tiuj praktikoj estas supozataj «revenigi ilin al aliseksemo». Tiu «terapio» estas maloftege konsentita de la koncernataj personoj. En 17 personoj pridemanditaj de HRW, ĉiuj insistas pri la familiaj kaj sociaj premoj, pri kiuj ili suferis.
«La psikiatro diris al mia patrino: samseksemo estas kiel ia ajn alia mensmalsano, kiel depresio, anksio aŭ dupolusa perturbo. Tio estas resanigebla. Kredu min, lasu lin ĉi tie: li estas en fidinda medio», rakontas Wen Qi al HRW. La psikiatro akiris sukceson. Same kiel la aliaj atestantoj, Wen Qi estis devigita sekvi «kuracadon», detenita en malsanulejo, sen ebla fuĝo.
Kiam Luo Qing, alia viktimo de tiuj terapioj, provis fuĝi. Li estis perforte rekaptita. «Mi proksimiĝis tre proksime de la pordo, kiu ne estis gardita, sed antaŭ ol malfermi ĝin, du sekuragentoj kaptis min. tuj poste, mi troviĝis surgrunde», rakontas Luo Qing. Same kiel la aliaj atestantoj cititaj en la raporto, li preferas konservi anonimecon.
Insultoj, elektroŝokoj, medikamentoj
Wen Qi tamen havis multegajn kialojn por deziri fuĝon. La pacientoj rakontas, ke ili suferis pri traktadoj per medikamenta trudnutrado, elektroŝokoj, insultoj kaj humiligoj. «La flegistino donis al mi po du pilolojn tage. La kuracisto diris, ke tio estas kontraŭ la simptomoj de depresio kaj dupolusa perturbo. Li diris, ke ili havas sedativan efikon, kaj helpos min elteni miajn angorojn kaj kvietigi min […]. Sed mi ne estas angora persono. Do kial ili donis al mi medikamentojn?», plu demandas sin Wen Qi.
Ankaŭ kvin atestantoj rakontas, ke ili suferis pri «terapio» per elektroŝoko. Stimulitaj per bildoj aŭ videoj de samseksemaj agoj, ili ricevis samtempe elektrajn malŝargojn. La pacientoj tiamaniere, estas supozataj asocii sian samseksemon al dolorigaj sensacioj, cele al nuligo de iliaj seksimpulsoj al samseksaj personoj..
«Ili intensigis la elektroŝokojn, kaj anstataŭ simpla rigidigo, mi eksentis doloron. Ŝajnis, ke nadloj trapenetris mian haŭton. Kelkajn minutojn poste, mia korpo ektremeris… Nur poste mi realigis, ke tio estas elektroŝokmaŝino», memoras Liu Xiaoyun.
«Ĉu vi pensis pri tio, kion diros viaj gepatroj?»
Kiam la elektroŝokoj fariĝas tro neelteneblaj, la traktado estas kelkfoje kompletigitaj per medikamentaj injektoj. «La kuracistoj devigis min spekti pornografiajn gejajn filmojn, kaj samtempe flegistino injektis al mi likvaĵojn sub la haŭto, ofte en la brako… Rapide, mia korpo komencis bruli. Mi naŭzis dum la tuta seanco, sed mi ne sukcesis dormi. Mi ankaŭ kapdoloris. Sed la kuracistoj diris al mi, ke mi kvietiĝu kaj plu rigardu la ekranon», rakontas Zhang Zhikun.
La kuracistoj tute ne havis kunsentemon. Ĉiuj atestantoj asertas, ke ili suferis premojn. Al Zhikun, la «terapeŭto» diris, ke samseksemo estas «malmorala» kaj malutila por sano. La kuracisto diris al mi: «Se vi ne ŝanĝiĝos, vi malsaniĝos kaj mortos pro aidoso. Via familia vivo neniam estos feliĉa… «Ĉu vi pensis pri tio, kion diros viaj gepatroj?»
Kontraŭleĝaj terapioj
Tiuj rakontoj pensigas pri la filmo «One Flew Over the Cuckoo's Nest» aŭ «A Clockwork Orange». Tamen ni estas en 2018 kaj ne en la 1960-aj jaroj ; tio okazas en agnoskitaj hospitaloj, koncernas pacientojn, kiuj ne estas malsanaj, kaj en lando, kie tiuj «konvertaj terapioj» ne estas laŭleĝaj.
Pekino tamen oficiale detiris samseksemon el la deliktoj de la Punkodo en 1997, kaj el sia listo de mensmalsanoj en 2001. De post 2013, la leĝo pri menssano ankaŭ postulas, ke diagnozo kaj traktado de la mensaj perturboj respektu la fundamentajn rajtojn de la individuoj kaj homdigneco.
Tamen, la aŭtoritatoj adoptis neniun aranĝon kontraŭ la sanaj establaĵoj, kie kuracistoj proponas tiujn konvertajn traktadojn. Koncerne la viktimojn, ili oftege rifuzas plendi, ĉar ili timas, ke ilia seksorientiĝo estu publikigita.
Du aferoj tamen iom evoluigis la situacion: en la unua, hospitalo estis kulpigita pro enŝlosado de plendanto. En la dua, viro akiris domaĝkompensojn pro la fizikaj kaj psikologiaj suferoj, kaŭzitaj de la elektroŝokoj. Sed tiuj juĝaj decidoj ne ankoraŭ havis malinstigajn efikojn nek al la kuracistoj, kiuj praktikas konvertajn terapiojn, nek al la familioj.
