Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 janvier 2018 7 14 /01 /janvier /2018 14:04

14/01/2018

20 000 personoj manifestaciis en Vieno, kontraŭ la koalicio inter dekstro kaj ekstremdekstro, kiu regas de antaŭ monato. 

Ili ne deziras tiun koalicion inter dekstro kaj ekstremdekstro. 20 000 personoj, familioj, pensiuloj, maldekstraj simpatiantoj, studentoj, manifestaciis en Vieno, kontraŭ la alianco, kiu regas de antaŭ monato. La registaro enhavas ses ekstremdekstrajn ministrojn, inter kiuj Heinz-Christian Strache, ĉefo de la FPÖ, kaj vic-kanceliero.

«Tiuj ekstremdekstraj ministroj, diris manifestaciantino, kiel tiu pri Internaj aferoj aŭ pri Transportoj, kaj la aliaj de la FPÖ, apartenas al partio, kies radikoj kuŝas en la nazia partio».

En la defilado, multaj sloganoj referencis al la Anschluss, anekso de Austrio al Germanio, kiu okazis antaŭ 80 jaroj, en marto 1938.

Jam komence de la 2000-aj jaroj, Aŭstrio estis ege kritikata pro dekstra-ekstremdekstra koalicio.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }