Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 janvier 2018 1 15 /01 /janvier /2018 14:05

15/01/2018

20 kilometrojn for de Briansono, ĉe la itala landlimo, francaj volontuloj helpas migrantojn, kiuj trapasas Alpojn.

Ni ne devas altiri la atenton de la ĝendarmoj, ĉar la franca leĝo malpermesas ĉian helpon al trapaso de la landlimo.

«Venu, ni havas manĝaĵon, teon, ne timu!» krias la volontulo en la nokto, kiam li renkontas migranton.

De kvin horoj, kvar viroj el Okcidenta Afriko paŝas en la mallumo, en minus 8 gradoj, kun frostigitaj manoj.  

«Ĉu vi povas helpi nin akiri gantojn?», demandas iu el ili. La volontuloj serĉas gantojn en la kofro de sia veturilo.     

Same kiel ili, tiujn kvar lastajn monatojn, 1 600 migrantoj provis trapasi la Alpojn sude de Francio.

En tiu danĝera irvojo, Mamadou Bam riskis sian vivon en marto 2016. Liaj  piedoj frostiĝis, li nun estas en reedukado en Briansono, post duobla amputado.    

https://www.youtube.com/watch?v=nJzqPMJvMGc

«Ni estis blokitaj, ĉar la neĝo estis tro abunda, rakontas tiu Maliano, ni povis nek antaŭenpaŝi, nek retropaŝi, ni plu havis neniun solvon. Mi plurfoje provis stariĝi, falis plurfoje, mi estis frostigita ĝis la genuoj, mi plu sentis nenion. Mi ne sciis, ke la neĝo brulvundas».   

Mamadou Bam ne povas restadi staranta dum pli ol du horoj.

Jean Paul Borel provis savi virojn kiel li. Tiu loĝanto de la regiono estis arestita de la ĝendarmoj, dum li kondukis kvar migrantojn en urĝa akceptejo en Briansono. Kaj li timas dramon: «La migrantoj pli kaj pli riskas sian vivon por trapasi, kaj laŭ mi, se tiu situacio daŭras ĉi-vintre, mortoj okazos en la Briansona regiono».     

Video: «No Borders» marŝado en Val Suza subtene al la migrantoj

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }