
29/12/2017
Bildo: "Mi rajtas pacon"
En raporto publikigita ĵaŭdon, la organizaĵo de UN resumas la situacion de la infanoj tuŝataj de la konfliktoj en la mondo. Ĝi memorigas, ke milionoj da infanoj estas de ili rektaj viktimoj.
En pluraj konfliktoj en la mondo, la infanoj estas celoj, uzataj kiel homŝildoj, mortigitaj, vunditaj, kaj rekrutigataj por batalo, laŭ raporto de UNICEF, (Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj), publikigita la 28an de decembro.
«La infanoj estas rekte celitaj, kaj submetataj al atakoj kaj perfortoj, en iliaj hejmoj, iliaj lernejoj, aŭ ludejoj», eksplikas Manuel Fontaine, la direktoro de la urĝaj programoj ĉe UNICEF. «Tiuj atakoj kontraŭ la infanoj daŭras, jaron post jaro, ni ne povas restadi senmove. Tia perforto ne devus normaliĝi», li aldonis.
La agentejo de UN mencias ankaŭ seksperfortojn, trudedzigojn, forkaptadojn aŭ sklavigon, uzadon en la konfliktoj en Irako, Sirio, Jemeno, Niĝerio, Sud-Sudano kaj Birmo.
En sia studaĵo, UNICEF raportas, ke milionoj da infanoj estas rektaj viktimoj de tiuj konfliktoj, kaj suferas pri misnutrado. La aliro al bazaj bezonoj – kiel nutraĵoj, akvo, sanitaraj kaj sanaj flegadoj – estas rifuzataj al ili aŭ detruataj.
En resumo de la situacio, la organizaĵo memorigas, ke:
Infanoj estas endanĝerigitaj en la konfliktoj, kiel soldatinfanoj
En Somalio, dum la dek unuaj monatoj de la jaro 2017, 1 740 kazoj da rekrutigo de infanoj estis raportitaj en la celo partoprenigi ilin al bataloj. Nord-oriente de Niĝerio kaj en Kamerunio, la ĝihadista grupo Boko Haram trudis almenaŭ 135 infanojn partopreni al memmortigaj atakoj, transformante ilin en homajn bombojn. Tiu nombro estas almenaŭ kvinoble supera ol la nombro de 2016.
En Sud-Sudano, pli ol 19 000 infanoj estis rekrutigitaj en armitaj grupoj, kaj pli ol 2 300 infanoj estis mortigitaj aŭ vunditaj de post la komenciĝo de la konflikto, en 2013.
Loĝantaroj estas devigataj fuĝi
En la regiono Kasaï, Demokratia Respubliko Kongo, la perfortoj survojigis pli ol 850 000 infanojn, kaj laŭ la organizaĵo, pli ol 200 kuracejoj kaj 400 lernejoj estis atakitaj.
Sud-Oriente de Azio ne estas domaĝita. En Birmo, ankaŭ la formigrado de la Rohingjoj tuŝis la infanojn, kiuj fuĝis al najbara Bangladeŝo. Pli ol duono el la Rohingjoj, kiuj fuĝis la persekutojn en Birmo, aĝas malpli ol 18-jaraj.
Infanoj estas uzataj kiel homŝildoj
En Irako kaj Sirio, la agentejo raportas, ke infanoj, kaptitaj en sieĝoj de pluraj urboj tuŝataj de la milito, travivis intensajn bombadojn, kaj kelkfoje estis uzataj kiel homŝildoj.
Ne plu celi la lernejojn
Fine, la raporto de UNICEF memorigas, ke eĉ kiam la konflikto ne rekte celas la infanojn, tiuj ĉi estas tamen viktimoj, pro ĉeesto de kontraŭpersonaj minoj, kaj restaĵoj de eksplodaĵoj. Tio okazas oriente de Ukrainio, kiu fariĝis unu el la regionoj de la mondo «plej infektitaj de minoj».
En sia raporto, la agentejo de UN postulas de la Ŝtatoj, kaj de la partoprenantoj al konfliktoj, ke ili ĉesigu tiujn perfortojn kontraŭ la infanoj, kaj ne plu bombadu la lernejojn kaj malsanulejojn.
En marto, UNICEF jam alarmis pri la situacio de la infanoj en Sirio memorigante, ke 6 milionoj el ili dependas de la humanitara helpo en la lando. En tiu regiono, un infano el tri travivis nur militon.