Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 décembre 2017 4 21 /12 /décembre /2017 22:13
REUTERS/Djordje Kojadinovic DJORDJE KOJADINOVIC

21/12/2017

Malgraŭ la oficiala fermado de la balkana vojo, miloj da migrantoj estas blokitaj en Serbio. Ili esperas trapasi la landlimon por atingi Eŭropan Union.

Iom da varmo, nutraĵoj, kaj neŝancelebla espero.

En Serbio, apud la kroata landlimo, pluraj centoj da migrantoj travivos plian vintron ekstere, kun ununura celo: atingi Eŭropan Union.

Plejparte el ili jam provis tion dekojn da fojoj, antaŭ ol esti forpuŝitaj de la polico. Por tiuj viroj, ju pli la tempo pasas, des pli la bonŝancoj de sukceso malkreskas: la landlimoj estas pli strikte protektataj, la migrantoj malfortiĝas, malsaniĝas kaj mono maloftiĝas.

«Tiuj homoj plu vivas ekstere en nehumanaj kaj danĝeraj vivkondiĉoj, kiel vi vidas, eksplikas Andrea Contenta, kiu reprezentas la organizaĵon "Kuracistoj sen landlimoj". Aliro al akvo aŭ sanitaraj instalaĵoj ne vere ekzistas, kaj unu fojon pli, tio estas demonstrado, ke ni ne havas sekurajn rimedojn por vojaĝi tra Balkanoj. Ni ne povas plu diri, ke la balkana vojo estas fermita. Ni devas agnoski, ke homoj plu staras en Balkana duoninsulo».

De post la oficiala fermado de la balkana vojo en marto 2016, la nombro de migrantoj, blokitaj en Serbio ne vere malkreskis. Ili ŝajne estas 5 000, blokitaj ĉe la pordoj de Eŭropo. Ĉiuj rimedoj estas uzeblaj: perpiede, kaŝitaj en kamiono, en la ĉasioj de vartrajnoj aŭ sur ties tegmento…

Kaj laŭ la reprezentantoj de "Kuracisto sen landlimoj", «la aranĝoj pri malinstigo ne haltigos tiujn homojn».

Laŭ raporto pri internaciaj migradoj publikigita lundon de UN, okaze de la Internacia tago de la migrantoj, 258 milionoj da personoj ne vivas en sia naskiĝa lando, t.e kreskado je 49% en daŭro de 17 jaroj. 3,4% el la loĝantoj de la planedo estas hodiaŭ internaciaj migrantoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }