
19/12/2017
La rumanaj juĝistoj kuniĝis kun la movado, kiu protestas kontraŭ la reformo de la justico kaj de la punkodo, iniciatita de la registaro.
Nun ekzamenata de la Senato, tiuj leĝprojektoj estigas timon de la juĝistoj pro redukto de ilia sendependeco kaj striktigon de la prerogativoj de la kontraŭ-korupta prokurorejo.
Ĉar ili ne rajtas manifestacii, ili silente kolektiĝis.
«Ni estas ĉi tie por defendi la intereson de la popolo. Ni plenumas niajn ĉiutagajn misiojn, sed ni deziras labori kiel antaŭe, asertas Antonia Diaconu, kiu laboras en la kontraŭ-korupta prokurorejo».
La leĝprojektoj estis jam adoptitaj de la deputitoj, kvankam la Supera Konsilio de la juĝistaro publikigis negativan opinion.
De pluraj semajnoj, miloj da personoj manifestacias ĉiudimanĉe en Rumanio kontraŭ tiu juĝa reformo, ankaŭ kritikata de Bruselo kaj Vaŝingtono.


