Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 décembre 2017 3 27 /12 /décembre /2017 16:15

27/12/2017

Bildo: manifestaciantoj svingas fotojn de la viktimoj de la eks-diktatoro Alberto Fujimori, por denunci lian liberigon. Limao, Peruo, la 25an de decembro 2017. REUTERS/Mariana Bazo

Du tagojn post la polemika pardono konsentita al Alberto Fujimori, fare de Pablo Kuczynski, ambaŭ viroj esprimiĝis, ĉiu el sia flanko. La eks-diktatoro publikigis videon en Fejsbuko. Siaflanke, la nuna prezidento de Peruo aperis ĉe la televido. Ambaŭ provis minimumigi la krimojn de la diktaturo.

«Mi konscias, ke la rezultoj de mia registaro estis parte bone akceptitaj, sed mi ankaŭ agnoskas, ke alia parto de miaj kunlandanoj elreviĝis. Mi elkore pardonpetas».

Per tiuj vortoj filmitaj en lito de malsanulejo mardon 26an de decembro 2017, kaj publikigitaj en video en Fejsbuko, Alberto Fujimori pravigis sian reĝimon. La eks-diktatoro, 79-jara, esprimiĝis por la unua fojo de post lia pardono, kiu okazis du tagojn antaŭe. Li plenumis de post 2009 punon je 25 jaroj da malliberejo, pro koruptado kaj krimoj kontraŭ la homaro. Lia liberigo indignigas multajn peruanojn.

Ĉi-dimanĉon, la kolero, kion ili manifestis sur la stratoj ekde la anonco de la pardono, estis ankaŭ direktita kontraŭ la prezidento Pedro Pablo Kuczynski, kiu iniciatis tiun «humanitaran» decidon, kvankam dum sia balotkampanjo, li promesis ne liberigi lin. 

 

Proceduro ĉe tribunalo 

Sed la familioj de la viktimoj de la diktaturo Fujimori kontestas tiun decidon. Ili anoncis, ke ili iniciatos proceduron ĉe internacia justico, cele al nuligo de tiu pardono. En Limao, pli ol kvin mil personoj manifestaciis lundon vespere.

Carmen Amaro estas la fratino de unu el la viktimoj de la masakro de la  Cantuta, unu el la krimoj kontraŭ la homaro imputita al la eks-diktatoro Alberto Fujimori. Laŭ ŝi, la ekskuzoj de la diktatoro ne estas kompletaj, kaj ne sinceraj. 

https://www.youtube.com/watch?v=cBJ-k1t6csY

«Estas aflikte, ke li mencias nek la viktimojn, nek ties familiojn, nek nian suferon, ŝi indignas. Agnosko pri la suferitaj damaĝoj neniam okazis. 25 jarojn post la malapero de mia frato, tiu pardono revigligas denove la suferojn, kaj vundas nian dignecon. Krome mi pensas, ke la deklaro de Fujimori ne estas sincera. Ĝi rezultas de premoj, kiujn li travivis. Ni devas rememori, kiu vere estas Alberto Fujimori, kaj kion li reprezentas en nia lando».  

 

«Ni pripensas pri la proceduro, kion ni iniciatos. Ni defendas nian rajton akiri justecon. Motivigas nin tiu rajto. Kaj ankaŭ la engaĝiĝoj, ke neniam ni forlasos la viktimojn».

 

La prezidento spertas alian malfacilaĵon. Lia jam malforta plimulto, plu reduktiĝas. Tri deputitoj de lia partio eksiĝos el la parlamenta grupo signe de protesto. El registara informfonto, ankaŭ la kunministro pri la homaj rajtoj demisiis: ministreja reorganizado estas atendita post kelkaj tagoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }