Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 décembre 2017 2 12 /12 /décembre /2017 17:12
Bildo: afrikaj rifuĝintoj en la libia koncentrejo Tariq Al-Matar, apud Tripolo. © AFP / Mahmud TURKIA

12/12/2017

La NRO celas interalie la helpon de la eŭropaj registaroj al la libiaj marbordaj gardoŝipoj, kompromititaj laŭ ili, en la homŝakrado.

«La eŭropaj registaroj estas plenscie komplicoj en torturo kaj ekscesoj suferitaj de dekoj da miloj da rifuĝintoj kaj migrantoj, detenitaj de la libiaj aŭtoritatoj pri migrado, en teruraj vivkondiĉoj en Libio», opinias Internacia Amnestio (IA) en raporto publikigita mardon 12an de decembro.

Amnestio akuzas la Eŭropajn registarojn, ke ili subtenas «kompleksan sistemon de ekscesoj kaj ekspluatado de la rifuĝintoj kaj migrantoj», plenumitan de la marbordaj gardoŝipoj, de la respondeculoj de la detencentroj kaj de la ŝakristoj, kun nura celo malhelpi la migrantojn trapasi Mediteraneon.

«Dekoj da miloj da personoj estas senfine detenitaj en troloĝataj koncentrejoj, kie ili suferas sistemajn perfortaĵojn, deklaris John Dalhuisen, direktoro ĉe IA por Eŭropo. La eŭropaj registaroj devas revizii sian kooperadon kun Libio koncerne migradon, kaj ebligi la personojn atingi Eŭropon pere de laŭleĝaj irvojoj, interalie reinstalante dekojn da miloj da rifuĝintoj».

«Ili devas insisti, ke la libiaj aŭtoritatoj ĉesigu (…) la arbitrajn arestadojn, kaj la detenadon de rifuĝintoj kaj migrantoj», aldonis Dalhuisen, kiu petis «tujan» liberigadon de ĉiuj fremdaj nacianoj detenitaj en la koncentrejoj en Libio.

«De post la fino de la jaro 2016, la Ŝtatmembroj de Eŭropa Unio – el kiuj Italio – efektivigis serion da aranĝoj celantaj fermi la migradvojojn tra Libio kaj centra Mediteraneo, sen atento pri la konsekvencoj por la blokitaj personoj» en Libio.

Laŭ IA, la eŭropaj registaroj interalie liveris helpon al la departemento de lukto kontraŭ kaŝmigrado, kiu administras la koncentrejojn, formis kaj liveris materialon al la libiaj marbordaj gardoŝipoj, ebligante interkaptadon de la migrantoj en la maro.

«La rifuĝintoj kaj migrantoj interkaptitaj de la libiaj marbordaj gardoŝipoj, estas senditaj en koncentrejojn, kie ili suferas terurajn mistraktadojn. Ĝis nun, 20 000 personoj plu estas enfermitaj en troloĝataj kaj nesalubraj detencentroj», laŭ Internacia Amnestio. Tiuj centroj estas neoficiale kontrolataj de la registaro je nacia unio, apogita de la internacia komunumo. Miloj da aliaj migrantoj estas detenitaj en aliaj centroj, administrataj de milicoj ekster ĉia kontrolo.

IA asertas, ke ĝi pridemandis dekojn da migrantoj kaj rifuĝintoj. Tiuj ĉi elvokis la «ekscesojn spertitajn de ili, kaj tiujn suferitajn de aliaj, kiujn ili vidis», citante interalie arbitran malliberecon, torturon kaj trudlaboron.

«Se ili povas pagi, ili estas liberigitaj, kaj estas kelkfoje liveritaj al la ŝakristoj, kiuj ŝarĝiĝas pri ilia foriro el Libio».               

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }