
28/12/2017
Bildo: Marokanoj manifestacias la 27an de decembro 2017 en damaĝita eks-mina urbo, Jerada, postulante disvolviĝon de sia regiono post la morto de du fratoj en kaŝminejo. AFP
Miloj da personoj denove kolektiĝis merkredon en Jerada, nord-oriente de Maroko, postulante «laboron kaj disvolviĝon», kelkajn tagojn post la morto de du fratoj en antracita kaŝminejo.
Kriante «Ekonomian alternativon», aŭ «For la flankenigon», la manifestaciantoj, plejparte junaj, amasiĝis sur la ĉefa placo de tiu eks-mina urbo por esprimi sian koleron post la morto de du fratoj.
Houcine kaj Jedouane, aĝaj respektive je 23 kaj 30 jaroj, mortis en akcidento, dum ili provis ekstrakti, sen ia ajn protekto, karbon en senfunkciigita minejo, kaŭzante indignon de la loĝantoj de tiu malriĉa municipo.
https://www.youtube.com/watch?v=-hMTUyAoI1U
«Ni postulas de la Ŝtato, ke ĝi trovu solvon al niaj problemoj, senlaboreco de la junuloj, tro kostaj fakturoj de akvo kaj elektro», asertis Abdessamih, manifestacianto 23-jara, kiu preferis kaŝi sian familinomon.
«La junuloj, kiuj malsupreniras en la karbominputojn, riskas sian vivon, ĉar ili havas neniun alian vivrimedon. Ni postulas de la aŭtoritatoj, ke ĝi trovu por ni alternativon », li daŭrigis.
De post la fermado de la mino, kiu vivtenigis Jeradan, «la urbo havas neniujn aliajn resursojn. Tie ĉi estas nek laborpostenoj, nek uzinoj. La homoj vivas en malstabileco», laŭ loka respondeculo de la Maroka asocio pri la Homaj rajtoj (AMDH).
Multaj manifestaciantoj, kiuj svingis marokajn flagojn, akuzis la «altrangulojn» de la regiono, kiuj posedas ekspluatpermesilojn de karbo, kaj kiuj trudas sian volon.
Same kiel multaj aliaj manifestaciantoj, Hassan, studento 25-jara, kiu preferas kaŝi sian nomon, akuzas tiujn «altrangulojn», inter kiuj lokaj elektitoj, ke ili aĉetas karbon ekstraktitan de la kaŝlaboristoj je «bagatela prezo», kaj revendas ĝin je prezoj multe pli altaj.
La maroka ministro pri Energio kaj minoj, Aziz Rebbah asertis, ke lia ministrejo ne hezitos «nuligi iun ajn permesilon pri esploro aŭ ekspluatado, okaze de malobservado de la reglamento aŭ ekscesoj», en «Jerada aŭ aliloke». Li asertis, ke li jam «nuligis pli ol 1 400 permesilojn en 2017 en la tuta Reĝlando».
Malgraŭ la fermado, fine de la 1990aj jaroj, de granda mino, kiu dungadis ĉirkaŭ 9 000 personojn, centoj da ministoj plu riskas sian vivon por ekstrakti karbon en kaŝminejoj.
Tiu aktiveco postlasis damaĝojn ĉe la ministoj, kies plimulto suferas pri silikozo, pulmo-malsano kaŭzita de inhalado de fajnaj karbo-polvoj.
Situanta apud la alĝeria landlimo, Jerada hodiaŭ estas unu el la plej malriĉaj urboj de la lando, laŭ oficialaj statistikoj.
