Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 décembre 2017 6 09 /12 /décembre /2017 19:08
Bildo : arestado de Palestinano en Jerusalemo la 8an de decembro 2017. REUTERS/Ronen Zvulun

09/12/2017

En la palestinaj teritorioj, tiu ĉi vendredo spertis streĉitecan etoson. Kolizioj eksplodis en pluraj lokoj inter manifestaciantoj kaj israelaj soldatoj. La plej perfortaj alfrontiĝoj okazis en Bet-Leĥem, Hebrono et Ramalaho. Amenaŭ du viroj estis mortigitaj en Gazao. Tiu kolero celis la decidon de Donald Trump, kiu agnoskas Jerusalemon, kiel ĉefurbon de Israelo. En Jerusalemo mem, post la vendreda preĝo, kelkaj centoj da personoj manifestaciis, okazigante kelkajn interpuŝiĝadojn kun la policistoj.

La sloganoj postulis liberigon de Palestino, finon de la okupacio de Jerusalemo, kaj denuncis la agnoskon de la urbo, kiel ĉefurbo de Israelo, fare de Usono. Tamen la ĵusa decido de Donald Trump instigas la palestinajn manifestaciantojn, postuli ankaŭ la foriron de siaj gvidantoj: «Se oni volas ĉesigi la israelan okupacion, ni devas antaŭ tio, malmandati la Palestinajn aŭtoritatojn, denunci la akordojn de Olso, kaj rekuniĝi kiel revolucia potenco. Ni ne devas kalkuli pri la Palestinaj aŭtoritatoj, kiuj estas koruptitaj, kaj en morala kolapso».

La tago okazis sub la signo de la «kolero» fare de la palestinaj frakcioj. Sed la protestantoj asertas, ke ili ne respondis al politika alvoko. Laŭ ili, la transloko anoncita fare de la usona ambasadejo, de Tel-Avivo ĝis Jerusalemo, estas la simbolo de tute nefunkcianta sistemo.           

«La homoj estas frustritaj pro tiu situacio, konfidas George. La internacia komunumo ne respektas siajn engaĝiĝojn, kiel la rezoluciojn de UN por ĉesigi la okupacion aŭ la ne-rekonon de Jerusalemo, kiel ĉefurbo de Israelo. Ankaŭ pro la malhonesta rolo de Usono».

Dum kvar horoj, la manifestaciantoj okupis malgrandan placegon antaŭ la malnova urbo. Plurfoje, ili estis elpelitaj de la policistoj. Fine de la post-tagmezo, la alirejo al la areo estis blokita. La manifestaciantoj forlasis la lokon.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }