Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 décembre 2017 4 21 /12 /décembre /2017 14:00
© AP Photo/Hani Mohammed

21/12/2017

Miliono da kazoj da ĥolero, ses infanoj, kiuj mortas ĉiuhore, kaj 8% el la loĝantoj en malriĉeco: la milito en Jemeno, kiu komencas hodiaŭ sian milan tagon, ĵetis la landon en gravan humanitaran krizon. La NeRegistaraj Organizaĵoj alvokas al mobilizado.

Jemeno komencis merkredon 20an de decembro sian milan tagon da milito. La lando estas scenejo de la «plej grava humanitara krizo en la mondo», kaj milionoj da personoj estas rekte minacataj de malsatego, laŭ UN kaj pluraj NROj. La konflikto, kiu kontraŭstarigas de marto 2015 araban koalicion je sauda konduko al la ŝijaismaj ribeluloj hutioj, okazigis pli ol 8 750 mortintojn kaj dekojn da miloj da vunditoj.

La NROj, senĉese alarmas pri la graveco de la humanitara kaj sanitara situacio, kiu regas en tiu lando, unu el la plej malriĉaj en la mondo. Pro manko de trinkebla akvo, milionon da jemenanoj trafis ĥolero, kiu kaŭzis de fine de aprilo, pli ol 2000 viktimojn.        

«Tiu konflikto estas konsiderata kiel nevidebla konflikto, forgesita de la mondo, bedaŭras Liny Suharlim, direktorino de la NRO Acted en Jemeno. Tio estas krizo, kion la tutmonda loĝantaro ĵus malkovras, kaj la sola humanitara laboro neniam estos la solvo». Laŭ ŝi, politika solvo kaj intertraktado pri paco estas «la sola rimedo por eliri el tiu nuna situacio». 

La NROj petas kompletan interrompon de la blokado, devigata de novembro de Sauda Arabio. La 4an de novembro, la misilpafo al la sauda ĉefurbo estigis fermadon de ĉiuj jemenaj havenoj kaj flughavenoj. Tio pligravigis la nutraĵmankon.

«Jemeno spertas nutraĵkrizon, senprecedencan en la mondo, denuncas Jamie McGoldrick, humanitara kunordiganto ĉe UN en Jemeno. Preskaŭ 18 milionoj da personoj bezonas nutraĵhelpon. Kaj inter ili, pli ol 11 milionoj estas en urĝa bezono. Tio estas miliono pli ol pasintjare».

Malgraŭ la misilo pafita de la hutiaj ribeluloj, la koalicio pluigis la malfermadon de la haveno de Hodejdo, ĉefa enirejo de la nutraĵoj kaj humanitara helpo, dum monato. 

La International Rescue Committee (video) estis fondita en 1933 iniciate de Albert Einstein por helpi la opoziciantojn al Adolf Hitler. IRC helpas la viktimojn de persekutoj rasaj, religiaj kaj etnaj, kaj la personojn tuŝatajn de milito kaj perforto.

https://es.wikipedia.org/wiki/Comit%C3%A9_Internacional_de_Rescate

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }