Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 décembre 2017 3 20 /12 /décembre /2017 21:36

20/12/2017

Almenaŭ kvin personoj estis mortigitaj kaj preskaŭ 200 vunditaj, mardon 19an de decembro en Iraka Kurdio. Same kiel la tagon antaŭe, manifestacioj kontraŭ la regiona registaro degeneris. De post la malvenko de la referendumo pri sendependeco organizita en septembro, la memstara regiono de norda Irako sinkas en krizon.

Mardon, apud Sulajmanijo, nord-oriente de Iraka Kurdio, la manifestacioj estis la plej gravaj. Ili turniĝis en dramon en loko, kie la ribeluloj  incendiis la konstruaĵojn de la ĉefaj politikaj fortoj, la Demokratia Partio de Kurdio, kaj la Patriotisma Unio de Kurdio. Alfrontiĝoj poste eksplodis kun la policistoj, kiuj ekpafis.

Similaj scenoj okazis en aliaj urboj de la memstara regiono. Informoj liveritaj de malsanulejoj elvokas dekojn da vunditoj, kelkfoje per kuglo.

La manifestaciantoj atakis la politikajn organizaĵojn, kaj do la regantan klason de Kurdio, misfamigitan de post la fiasko de la referendumo de septembro. La kurdoj tiam balotis favore al sendependeco, sed la sendependeca revo turniĝis en koŝmaron, ĉar tuj poste la iraka armeo ekregis la teritoriojn postulatajn de la Kurdoj. Regionoj petrolriĉaj.   

La potenco de la memstara regiono estas kritikata ankaŭ pro la difektado de la ekonomia kaj sociala situacio: prezaltiĝo, elektromanko, nepagitaj salajroj. Ĉio ĉi sur fono de koruptado.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }