Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 décembre 2017 1 18 /12 /décembre /2017 15:32

18/12/2017

Bildo: viroj estis arestitaj, ĉar ili partoprenis samsekseman feston en saŭno. Ili estis vicigitaj de la polico dum gazetkonferenco, la 22an de majo en Ĝakarto, Indonezio. Foto FERNANDO/AFP.  

Dek viroj estis kondamnitaj je du jaroj da malliberejo en Indonezio, ĉar ili partoprenis samsekseman feston en saŭno de Ĝakarto. Tio estas nova signo de represio suferita de la geja komunumo en tiu lando plimulte islama. 

Tiuj viroj figuris inter la 141 personoj arestitaj en majo, dum interveno de la polico en konstruaĵo, en kio staras gimnastikejo kaj saŭno. Plejparte el ili estis malliberigitaj, sed ĵaŭdon, dek estis kondamnitaj, ĉar ili malobservis kontestatan leĝon, kiu luktas kontraŭ pornografio.

Ili estis «kulpigitaj pro ekshibicio, kolektiva kaj publika seksagado», indikas la juĝo.

La tribunalo de Ĝakarto-Nordo ankaŭ kondamnis la malliberulojn je monpuno po miliardo da rupioj (62 650 eŭroj).

Samseksemo estas laŭleĝa en Indonezio, escepte de Aceho, unu el la 33 provincoj de la arkipelago de Sud-Orienta Azio. Sed de jaro kaj duono, la polico uzadas la striktajn leĝojn kontraŭ pornografio kaj narkotaĵoj, por subpremi membrojn de la ege malplimulta GLATa komunumo.    

La novaj kondamnoj estis denuncitaj fare de pluraj organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj:

«Tio estas trouzado de leĝo kontraŭ tiuj viroj. Tio ne estas krimo, ili turmentis neniun», kritikis Andreas Harsono, de la NRO Human Rights Watch (HRW).

De kelka tempo, la malamikeco kreskas kontraŭ tiu malgranda GLATa komunumo. Ministroj, konservativuloj kaj islamaj grupoj sin allasis publike al homofobiaj diroj.

En majo, ok viroj estis arestitaj en Surabajo, ĉar ili organizis gejan feston en tiu dua urbo de Indonezio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }