
24/12/2017
Bildo: Erwiana Sulistyaningsih, dum kolektiĝo en Honkongo, marto 2016. DALE DE LA REY / AFP
Ĵaŭdon 21an de decembro, la honkonga justico ordonis al hejmpatrino 46-jara, jam kondamnita al ses jaroj da malliberejo en 2015, pagi al sia eks-hejmlaboristino, pli ol 100 000 dolarojn, t.e la tuton el la damaĝkompensoj, kiujn postulis la viktimo. La afero de tiu sklavigita hejmlaboristino estigis grandan tumulton, kaj malkaŝis la sorton suferitan de miloj da virinoj en la mondo.
Tio estas granda venko por Erwiana Sulistyaningsih, tiu juna indonezianino aĝa hodiaŭ je 25 jaroj, kiu de du jaroj postulas kompenson ĉe tribunalo pro la nehumana kaj malnobliga traktado, kiun ŝi suferis, kiam ŝi laboris en honkonga familio.
La hejmlaboristino ja eltenis veran martiriĝon. Ŝia mastrino jam estis kondamnita en 2015 je ses jaroj da malliberejo pro batoj, gravaj vundoj kaj minacoj.
Per multaj detaloj, Erwiana tiam rakontis pri la batoj, la manko de nutraĵoj, la mallongaj noktoj de dormado, kaj aliaj mistraktadoj, ĝis kiam ŝi sukcesis fuĝi kaj atingi Javon.
Honkongo enkalkulas ĉirkaŭ 300 000 hejmlaboristinojn, plejparte venintajn de Filipinoj kaj Indonezio.
Tiuj izolitaj virinoj ĝenerale estas pli bone protektataj tie, ol en aliaj landoj de Azio aŭ Mez-Oriento, kvankam ili multe dependas de sia dunginto.
Tiuj, kiuj defendas iliajn rajtojn deziras ke la aranĝo, kiu devigas la dungintojn gastigi sian hejmlaboristinon, estu abolita. Tio povus protekti la viktimojn kontraŭ eventualaj ekscesaj dungintoj.



