Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 décembre 2017 2 19 /12 /décembre /2017 11:18

19/12/2017

Lundon, la policistoj uzadis larmigajn gasojn por disigi manifestaciantojn, kiuj incendiis barikadojn post la oficiala anonco pri venko de la konservativa prezidento Juan Orlando Hernandez dum kontestata baloto.

De post la baloto de la 26a de novembro, la defendantoj de la maldekstra kandidato Salvador Nasralla manifestacias por denunci supozitan «fraŭdon» dum tiu baloto, makulita per malregulaĵoj, laŭ la opozicio kaj parto de la internaciaj observantoj.  

Dimanĉon, la balotaŭtoritatoj oficiale deklaris kiel venkinton S° Hernandez, 49-jara. Tiu rezulto estis tuj kontestata de la kontraŭa kampo, kiu alvokis siajn defendantojn surstratiĝi.

La protestoj vigle komenciĝis dimanĉon vespere, per konstruado de barikadoj en pluraj vojoj tra tiu lando de Sud-Ameriko, ronĝita de krimaj bandaĉoj, kaj daŭris malfrue en la nokto.    

En la ĉefurbo Tegucigalpo, la loĝantoj vekiĝis lundon antaŭ ŝtonamasoj, pneŭoj kaj aliaj fumantaj rompitaĵoj, kiuj obstrukcis la stratojn. La policistoj devis uzadi levmaŝinojn por malembarasi ilin. Meze de la tago, sub pluveto, malgrandaj grupoj de manifestaciantoj plu prizorgis kelkajn blokadojn.

Ĉe la norda elirejo de la urbo, la polico pafis larmigajn gasojn por disigi la manifestaciantojn.

Norde de la lando, en San Pedro Sula, la polico raportis pri rabado de pluraj magazenoj kaj incendio de bankagentejo kaj buso.

«Ili ne solvos la problemon mortigante nin kaj pafante larmigajn gasojn», deklaris la eks-ŝtatestro Manuel Zelaya, ĉekape de la maldekstra alianco, kiu opozicias al Hernandez, en la televidkanalo UneTV.

Dum tiu tempo, S° Nasralla, 64-jara, parolisto ĉe televido kaj politike sensperta, estis lundon en Vaŝingtono, kie li renkontis la ĝeneralan sekretarion de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ), Luis Almagro, kaj estas akceptota ĉe la Usona ministrejo por eksterlandaj aferoj.

«Ni prezentis multegajn pruvojn, ĉar tiu balotŝtelado enhavas plurajn aspektojn», li deklaris post tiu kunsido. 

La venkinta prezidento Hernandez baziĝas sur kontestita decido de la Konstitucia tribunalo, por prezentiĝi al dua mandato, kion malpermesas la Konstitucio.

Raporto de Internacia Amnestio publikigita en Meksiko asertas, ke almenaŭ 14 personoj mortis dum la manifestacioj. La honduraj aŭtoritatoj konfirmis nur tri mortintojn, dum S°Nasralla mencias siaflanke 20 mortintojn.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }