
24/12/2017
El la retpaĝaro «pacamondo»:
Legante iomete en ĵurnaloj kaj tra interreto pri eventoj rilataj al Kristnasko, mi trovis, denove, la belan historion de la “militpaŭzo ” de 1914. Tiam mi decidis verki tiun artikoleton por rakonti, tre mallonge, kio okazis dum la vespero antaŭ la tago de Kristnasko ĉe la okcidenta fronto dum la Unua Mondmilito, en kelkaj lokoj de la nuna Belgio. Eble ne ĉiuj konas tiun belegan kaj kuriozan eventon.
Okazis, ke dum tiu malproksima vespero, kelkaj taĉmentoj de soldatoj el Germanio kaj Britio decidis, tute sponte, ne pafi nek batali dum antaŭkristnaska vespero kaj dum la tago de Kristnasko. Homoj el ambaŭ armeoj renkontis, kantis kristnaskajn kantojn, parolis, babilis, interŝanĝis donacojn, kaj eĉ ludis futbalan matĉon. Tiu militpaŭzo estis ankaŭ farita en kelkaj aliaj lokoj tra la okcidenta flanko de la milito.
Tiu mirinda okazaĵo estis rememorata multajn fojojn, kutime okaze de Kristnaskan Festojn, per rakontoj, noveloj, kanzonoj, filmoj kaj komercaj reklamoj.
Eĉ oni decidis okazigi futbalan matĉon por celebri la unuan jarcenton de tiu admirinda okazaĵo. La du teamoj, kiuj ludis tiun rememorigan matĉon estis formitaj per membroj de la nuntempaj germana kaj brita armeoj.
Bedaŭrinde, en 1914 la estraroj de la armeoj koleris pro tiu evento kaj faris tiom, kiom estis ebla por ke ĝi neniam okazu denove. Kaj, fakte, ĝi neniam reokazis. Ŝajnas, ke tiuj kiuj regas la vivon de homoj preferas militon antaŭ ol pacon. Trista mondo.
Kaj tio estas, kurtigite, la bela kaj samtempe trista historio de la "Kristnaska militpaŭzo" de 1914. Mi esperas, ke vi ŝatis ekkoni tiun kuriozaĵon.
https://pacamondo.blogspot.fr/2017/12/estas-antaukristnaska-vespero.html?spref=fb