
16/12/2017
Martine Landry, respondeculino de Internacia Amnestio, taskita fare de tiu organizaĵo pri observado ĉe la franca-itala landlimo, estas persekutita, ĉar ŝi helpis migrantojn en neregula situacio, anoncis Amnestio vendredon.
En komunikaĵo, komuna kun la "Nacia asocio por helpo al la fremduloj ĉe la landlimoj "(Anafé), de kiu Martine Landry estas membro, Amnestio precizigis la aferon: la aŭtoritatoj riproĉas al ŝi, ke pasintan 28an de julio, «ŝi faciligis la eniron de du neplenaĝuloj en neregula situacio (...), ŝarĝiĝis kaj akompanis perpiede tiujn du neplenaĝulojn de la itala limpasejo al la franca limpasejo».
Ŝi estas juĝota pro tio ĉe la puntribunalo de Nico, venontan 8an de januaro. Ŝi riskas ĝis kvin jaroj da malliberejo, kaj 30 000 eŭrojn da monpuno.
Laŭ tiuj organizaĵoj, Martine Landry posedis «dokumentojn atestantajn pri ilia subtenpeto ĉe la Sociala Helpo pri Infaneco (ASE)». Denove laŭ Internacia Amnestio kaj la asocio Anafé, «ambaŭ 15 jaraj neplenaĝuloj, devenantaj de Gvineo, estis poste ja subtenataj de la ASE».
Tiu anonco intervenas dum manifestacio okazas ĉi-sabate en Mentono, laŭlonge de la franca-itala landlimo, alvoke de multaj humanitaraj organizaĵoj, kun la agadvorto «Libereco por ĉiuj kaj solidareco kun la migrantoj: malfermu la landlimojn!». Tiuj organizaĵoj postulas interalie «abolon de la delikto pro solidareco» kaj «forlason de ĉiuj persekutoj kontraŭ la solidaraj civitanoj».
https://www.youtube.com/watch?v=gpxReamhkpc
La 13an de decembro, kvar pensiuloj estis persekutitaj, ĉar ili transportis migrantojn en neregula situacio apud la itala landlimo. Ili estis provizore kondamnitaj al monpuno je 800 eŭroj, konfirmita merkredon de la apelacia kortumo de Aix-en-Provence.
Tiujn lastajn monatojn, pluraj aliaj asociaj aktivuloj, el kiuj Cédric Herrou, figuro de la asocio Roya Citoyenne, estis kondamnitaj en apelacio al malliberejo aŭ provizora monpuno pro la sama delikto.
Tiuj persekutoj intervenas en kunteksto de tutnova migrada premo. Laŭ la deklaroj de la prefektejo de la departemento Alpes maritimes al pluraj gazetoj, la jaro 2017 ŝajne finiĝos kun la rekorda nombro de 50 000 arestadoj de fremduloj en neregula situacio en la departemento Alpes-Maritimes, kaj procento de rekonduko al Italio je 98%.