Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 décembre 2017 1 25 /12 /décembre /2017 15:49

25/12/2017

Bildo: islama virino kun siaj du gefiloj, en Kairo, junio 2017. Ŝajne ateismo estos baldaŭ punita de la justico. SAMER ABDULLAH / AFP 

Ateistoj ne estas bonvenaj en Egiptio. En kunteksto de batalo kontraŭ kreskanta ateismo, ĉefe en la junularo, patrino perdis la edukrajton de siaj du gefiloj pro ateismo. 

En Kairo, patrino estis senigita je siaj du gefiloj, ĉar ŝi estas ateista. La tribunalo de la familiaj aferoj de la urbo konfirmis dimanĉon 24-an de decembro tiun senprecedencan juĝon. La decido de la tribunalo intervenas en kampanjo de persekuto kontraŭ ateismo en la lando.

«Ekstremismo kaj ateismo estas ambaŭ flankoj de sama medalo». 

Tiu aserto estas gurdata en pluraj televidkanaloj fare de la islamaj ulemoj kadre de tio, kio similas nacian kampanjon kontraŭ ateismo.

Tiu kampanjo komenciĝis post publikigado de la tre oficiala ĝenerala direkcio de la Fatvoj, kiu asertas ke ateismo estas malbono, kiu disvolviĝas el alarma maniero en la junularon. Kun la beno de la Al-Azhar-moskeo, la komisiono pri religiaj aferoj de la Parlamento tuj kaptis la aferon. Ĝi decidis ellabori leĝon, kiu punas ateismon.

Ĉiu persono, kiu publike deklaras sian ateismon aŭ sian simpation por la ateistoj, povus suferi pri monpuno aŭ malliberejo. La leĝprojekto antaŭvidas la kontrolon de Interreto, kaj interalie de la sociaj retoj. Laŭ la nereligiuloj kaj liberaluloj, tiu leĝo malobservas la Konstitucion, kiu garantias kredliberecon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }