Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 décembre 2017 7 03 /12 /décembre /2017 11:13

03/12/2017

Post la enmerkatigo de la kobalto malsupre de la kurzo, la London Metal Exchange (LME), ĉefa tutmonda loko pri interŝanĝoj de neferaj metaloj, lanĉas enketon pri la provizaj fontoj de la liverantoj. Ne citante ĝin, la institucio celas aparte ĉinan entreprenon ege ĉeestantan en Demokratia Respublika Kongo, el kie duono el la tutmonda kobalto devenas.

La plej granda borso pri interŝanĝoj de neferaj metaloj, la London Metal Exhange (LME), kiu grupigas 80% el la tutmondaj kontraktoj, maltrankviliĝas pro la origino de la kobalto intertraktitaj ĉe tiu borso.

La respektinda 140-jara institucio alarmsignas pri la travidebleco de la provizaj ĉenoj.    

«Ni postulas, ke tiuj specifaj problemoj, estu traktataj kadre de niaj nunaj klopodoj, kaj ni estas malpaciencaj kunlabori kun la merkato pri tiu grava temo», legeblas en korespondo de la LME. La financa institucio postulas de siaj liverantoj, ke ili detaligu, antaŭ la 1-a de decembro, la manieron per kiu ili garantias la originon de la resursoj, kiujn ili interŝanĝas.      

 

DRK kore de la provizado 

Kio ĉefe trankviligas la londonan borson, estas la demando pri la laboro de la infanoj. En la celo respondi al la monda kreskado de la elektraj veturiloj, la mendo de kobalto por la baterioj kreskis je 80% en daŭro de jaro. Notinde, ke duono el la tutmonda kobalto originas de Demokratia Respubliko Kongo, kie kvinoblo el la minoj laborigas infanojn.

Oficiale, neniu liveranto estas celita. Sed laŭ la Financial Times, la maltrankviliĝoj de la LME koncernas aparte la praktikojn de la ĉina entrepreno Yantai Cash Industrial, kiu ŝajne enmerkatigis kobalton kun malaltaj prezoj. Pridemandita de la brita ĵurnalo, la ĉina industriisto  respondis: «Kelkaj el niaj klientoj petis de ni, ke ni esploru nian provizan ĉenon por kontroli, ĉu ĝi konsistigas problemon, koncerne la homajn rajtojn kaj la laboron de la infanoj (…) Ni komencis tiujn klopodojn».

Tamen, se malobservadoj estos malkovritaj, estas malfacile scii pri la konsekvencoj. La LME certigas, ke agadoj estos plenumitaj okaze de «praktikoj malsuperaj al la normoj». Sed la Financial Times tamen memorigas, ke la borso ne havas – ankoraŭ – specifajn regulojn koncerne la provizadon.

 

Kreskado de la bezonoj je 1000% 

Meze de novembro, studaĵo de Internacia Amnestio jam denuncis la produktan procezon de kobalto, devenintaj de la Demokratia Respubliko Kongo. «La industriaj gigantoj ne sufiĉe klopodas, fronte al la akuzoj de laboro de la infanoj, en la provizaj ĉenoj de kobalto por la baterioj», asertas la NRO. «Renault kaj Daimler prezentas rezultojn aparte malbonajn», ĝi precizigas.    

Kun la energia transiro, la mendo pri provizado de metaloj estos pli kaj pli akra. Laŭ la Monda Banko, la mendo de ŝtalo, aluminio, arĝento, plumbo, litio kaj aliaj materialoj eksplodos por respekti maksimuman plivarmiĝon ĝis 2°C. Kelkaj bezonoj povus kreski je 1000% en la venontaj jaroj, en la celo provizi la sektorojn de stokado de elektro, kaj renoviĝantaj energioj.

20/12/2015

Demokratia Respubliko Kongo : koltano, sango-erco en la smartfonoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/12/demokratia-respubliko-kongo-koltano-sango-erco-en-la-smartfonoj.html

20/01/2016

Demokratia Respubliko Kongo : Laboro de infanoj : grandaj elektronikaj markoj ignoras ĝin

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/01/demokratia-respubliko-kongo-laboro-de-infanoj-grandaj-elektronikaj-markoj-ignoras-gin.html

30/09/2016

Demokratia Respubliko Kongo: Laŭ Internacia Amnestio, infanoj ekstraktas kobalton por la elektraj veturiloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/09/demokratia-respubliko-kongo-lau-internacia-amnestio-infanoj-ekstraktas-kobalton-por-la-elektraj-veturiloj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }