
30/12/2017
La deteno de Ahed Tamimi estis plilongigita je kelkaj tagoj fare de la israela milita justico. Tiu juna palestinanino, 16-jaraĝa, aperos denove ĉe tribunalo por decidi, ĉu ŝi estos persekutata aŭ ne. La adoleskantino estis arestita la 19an de decembro, ĉar ŝi vangofrapis kaj batis perpiede du soldatojn, kiuj troviĝis en ŝia vilaĝo de Cisjordanio, Nabi Saleh. En daŭro de kelkaj tagoj, ŝi fariĝis reprezentantino de la lukto kontraŭ la israela okupacio.
En la sociaj retoj, kelkaj retanoj anstataŭigis siajn fotojn per la portreto de la adoleskantino, strekita kun la skribaĵo «Liberigu Ahed». La prezidento de la Palestina aŭtoritato siaflanke, vokis la patron de la junulino. Sed la subteno al Ahed Tamimi ne limiĝas al la Palestinaj teritorioj. Ĝi estas internacia, ĉar ŝia lukto estas signifoplena, opinias Bassem Tamimi, ŝia patro. «Ŝi simbole vangofrapis la okupacion. Tio kuraĝigis, motivigis kaj inspiris la homojn en la tuta mondo: ĉiujn batalantojn por libereco, kiuj kredas je la homaj rajtoj».
16-jara, Ahed Tamimi ne plenumis tiam sian unuan rimarkindan agon. Kiam ŝi estis 12-jara, ŝi jam aperis en video, minacante soldaton per la pugno. «Ŝi havas konvinkon. Ŝi konsideras, ke tiu tero estas palestina, ke ni devas batali. Ŝi pretas oferi sin, kaj pro tio aperas kiel fortika junulino».
Ahed Tamimi estas hodiaŭ unu el la vizaĝoj de la palestina kaŭzo.
Ŝiaj mallaŭdantoj substrekas, ke tiu alvokiĝo estas deviga. Laŭ ili, ŝiaj gepatroj – engaĝiĝintaj en la lukto kontraŭ la okupacio – utiligas ŝin por apogi sian batalon.

Bildo: Manifestacio, subtene al #AhedTamimi, kaptita kaj malliberigita, fare de la israelaj okupaciaj fortoj.
Petskribo:
