Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 décembre 2017 6 02 /12 /décembre /2017 11:46
Photo: Bernard / côté média

02/12/2017

En Ĉinio, mortiga incendio en la ĉefurba ĉirkaŭajo, estas preteksto al kampanjo de amasa elpelado de migrantoj. Ili estas elpelataj el siaj loĝejoj el rapidega maniero.

«Ni evitu trorapidecon, ni lasu tempon al la loĝantaro por evakui», provis maldramigi, la 27an de novembro, Taj Ki, sekretario de la Komitato de la komunisma partio, raportas la komerca retpaĝaro Pengpai. Li esprimiĝis dum kunsido dediĉita al la konsekvencoj de la incendio, kiu okazigis 19 mortintojn, pasintan 18an de novembro.     

Nur ses tagojn poste, la aŭtoritatoj de la ĉefurbo esprimiĝis pri tiu temo, kiu emociigis la amaskomunikilojn kaj la sociajn retojn. La operacio pri elpelado komenciĝis posttagmeze de la 21a de novembro, en pluraj pekinaj ĉirkaŭurboj. Fotoj de oficialaj afiŝoj, kiuj anoncas la operacion, ekaperis en la sociaj retoj. Legeblis, ke la aŭtoritatoj de la distrikto Daksing (suda pekina cirkaŭurbo, kie okazis la incendio) postulas «urĝan evakuadon» de la luprenantoj, dum la kvin estontaj tagoj, kaj ke «akvo kaj elektro estos interrompitaj». Tiu loĝantaro spertas panikon. Ĝi estas kvalifita en la oficialaj dokumentoj de Pekino, kiel «laboristaro je malalta nivelo»     

 

La elpelado tuŝas plurajn ĉirkaŭurbojn 

La sama afero estis anoncita en la distrikto Fengtaj, sude de la urbo, dudek kilometrojn for de la centro. En la konstruaĵoj Ĵinglin, «en nur du tagoj, mil personoj estas petitaj forlasi sian loĝejon», mencias Duanchuanmei, komerca honkonga retpaĝaro.

66-jaraĝa virino ŝajnas perdita, staranta antaŭ la enirejo de sia konstruaĵo, rakontas ĵurnalisto. «Ĉi-vespere, ŝi ne foriros. Tiu kamparanino deveninta de Vejfang, en la regiono Ŝandongo, laboras en Pekino de antaŭ tridek jaroj, kaj havas neniun lokon por iri», daŭrigas Duanchuanmei.

Laŭ la ĵurnalo Apple Daily de Honkongo, «pli ol 100 000 migrantoj perdis sian loĝejon, dum malvarmegas, de minus 4 ĝis minus 5°C»

La 24an de novembro, cent ĉinaj intelektuloj subskribis peticion, adresitan al la centra potenco. Ili protestas kontraŭ la amasa elpelado de migrantoj el la ĉirkaŭurboj de Pekino:

«Granda incendio okazis la 18an de novembro en Daksing, kiu mortigis 19 personojn, el kiuj 8 infanojn. La koncernataj servoj de Pekino, anstataŭ pripensi pri siaj kulpoj kaj renkonti la viktimojn, profitas de tiu tragedio por rapide komenci kampanjon, kiu celas la «migrantojn», modestajn kaj vundeblajn, je la nomo de prevento de riskoj», denuncas tiuj intelektuloj.

La amplekso de la elpeladoj ŝokas la ĉinojn, kaj la potenco provas kaŝi la informojn pri tiu temo. Ludo de kato kaj muso okazas en Interreto. La informoj, la blogoj kaj raportaĵoj pri la evakuadoj estas multfoje forigitaj, poste republikigitaj de la retanoj.  

 

Ŝji Ĝjinping sin deklaris emociita fronte al la «homoj, kiuj suferas malfacilaĵojn»

Antaŭ la loĝkonstruaĵo Kingnjan, maljuna viro eĉ genuiĝis antaŭ eksterlanda ĵurnalisto, petante de li, ke li plejeble parolu pri tiuj amasaj elpeladoj. «La ĉinaj ĵurnalistoj ne povas raporti», li sin pravigas», atestas artikolo de la komerca retpaĝaro Haoqixi Ribao.

Sentoj de forlasado, maljusteco, malespero premas tiun loĝantaron, kies Pekino volas kiel eble plej rapide forigi. En video, filmita en la distrikto Daksing, fare de la artisto Hua Yong, deksepjara virino diras, ke ŝi malvarmas, ĉar hejtado estis interrompita, ke ŝi ne scias kien ŝi povas instaliĝi. «Je mia aĝo, kiu bonvolos luigi al mi loĝejon?»  demandas sin tiu virino. «La 19a kongreso de la Partio, okazinta en oktobro, estis bonege, la diskurso de la Prezidento Ŝji Ĝjinping pri la neceseco malpliigi la malriĉecon estis trankviliga, sed la lokaj potencoj malobservas ĝin», ŝi bedaŭras.

En la sociaj retoj, multaj Ĉinoj memorigas la kortuŝan frazon de la Prezidento Ŝji: «Tiuj plej zorgas min, kiuj spertas malfacilaĵojn». Ĝis nun, Ŝji eldiris neniun vorton pri tiuj amasaj elpeladoj de malriĉuloj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }