Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 décembre 2017 7 17 /12 /décembre /2017 15:22

17/12/2017

Bildo: Hua Jong filmis la elpeladojn kaj detruadojn en pekina antaŭurbo, kaj ebligis al la loĝantoj, ke ili esprimiĝu. De pluraj tagoj, li kaŝiĝas.     

Antaŭ semajno, Hua Jong, ĉina pentristo, malaperis subite. Li diskonigis videojn filmitajn per sia smartfono por montri la amplekson de la amasaj elpeladoj, pri kiuj suferas la malriĉaj laboristoj de Pekino. Post mortiga incendio pasitan 18an de novembro, la ĉefurba municipo komencis vastan kampanjon de detruado, devigante centojn da miloj da personoj foriri, kun kelkfoje nur kelkajn horojn por kolekti siajn aferojn.     

El loĝejoj, butikoj kaj atelieroj, restas nur ruinkampoj. La artisto Hua Jong komentas tiujn bildojn: «Rigardu tiujn detruojn malantaŭ mi! Ŝajne, kulpas fulmotondro, tajfuno aŭ tertremo. Sed ne, tio estis detruita de homoj».

https://www.youtube.com/watch?time_continue=729&v=J4B3BYuNovA

Post publikigo de tiuj komentoj, Hua Jong apenaŭ evitis sian arestadon. La artisto devige fuĝis la ĉefurbon. El nekonata loko, li mesaĝis tion en tvitero: «Nun, mi ekziliĝas ene de mia propra lando, mi kaŝiĝas, sed ne forlasas Ĉinion. Mi esperas ke la homoj, kiuj vivas en liberaj landoj atentos pri la senliberaj landoj. Kaj mi esperas ke tiuj, kiuj loĝas tie, havos la kuraĝon defendi la rajtojn kaj dignecon de la homoj».

https://www.youtube.com/watch?v=dwY-X-j7SeM

 

Tio estas apenaŭ kaŝita alvoko al manifestacio. Centoj da miloj da migrantoj estas nun viktimoj de devigaj elpeladoj. Sed ĝis nun, malmultege kuraĝis protesti.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }