Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 décembre 2017 2 26 /12 /décembre /2017 15:28

26/12/2017

La 4an de junio 1989, la ĉinaj aŭtoritatoj subpremis ĝis sango ribelan movadon de ĉinaj studentoj, intelektuloj kaj laboristoj.

Tiuj ĉi kolektiĝis sur la placo Tian An Men, por postuli de Pekino, politikajn kaj demokratiajn reformojn. Laŭ la ĉi-epoka taksado, la masakro estigis plurajn centojn ĝis mil mortintoj. Sed laŭ brita arkivo, kiu ĵus estis malsekretigita, tiu nombro ŝajne estas ege subtaksita: la represio kontraŭ la manifestacio ŝajne okazigis dek mil mortinojn.

Sekretigita dum pli ol 28 jaroj, dokumento dediĉita al la eventoj de la placo Tian An Men estis ĵus publikigita de la britaj Naciaj arkivoj.

Temas pri sekreta telegramo, sendita la 5an de julio 1989 matene, tagon post la masakro de Tian An Men. Subskribita de la brita ambasadoro, Alan Donald, li rakontas la perforton, kiu okazis dum la nokto.

«La blenditaj armveturiloj pafis al la homamaso, antaŭ ol ruliĝi sur ĝi» li skribis. «Ili multfoje ruliĝis sur la korpoj, antaŭ ol la kadavroj estu kolektitaj per buldozoj». La diplomato finas sian raporton per mallonga frazo: «minimuma taksado de civilaj mortintoj: 10 000».    

Tio estas multe pli ol la tiamaj akceptitaj taksadoj. Ili variis inter 200 mortintoj laŭ la aŭtoritatoj de Pekino, kaj kelkaj miloj, laŭ la okcidentaj registaroj.

Neniuj ĉinaj amasinformiloj mencias la publikigon de tiu dokumento. En Ĉinio, estas malpermesite elvoki la masakron de Tien An Men. Ĉia memorfesto estas subpremita, kaj tiu mortiga nokto neniam estis kritikita de la ĉinaj estroj.  

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }