Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 décembre 2017 4 14 /12 /décembre /2017 18:11
MSF France@MSF_france

14/12/2017

Laŭ bilanco prezentita de Kuracistoj sen Landlimoj (KSL), la perfortoj en Raĥino kontraŭ la Rohingjoj okazigis la morton de almenaŭ 6 700 personoj. Multe pli ol la oficiala bilanco de 400 mortintoj.

Pli ol 6 700 Rohingjoj, el kiuj 730 infanoj aĝaj malpli ol kvin jaroj, estis mortigitaj inter aŭgusto kaj septembro pro la perfortoj plenumitaj en la Ŝtato Raĥino, norde de Birmo, laŭ la organizaĵo Kuracistoj sen Landlimoj, informo publikigita en The Guardian.

«La nombroj publikigitaj la 14an de decembro estas konsiderataj kiel malalta taksado, sed ege superas la bilancon je 400 mortintoj» menciitaj de la birmaj aŭtoritatoj, rimarkas Poppy Mc Pherson, raportisto de The Guardian en Bankoko.

Laŭ KSL, plimulto el la viktimoj estis mortigitaj per kuglo, aliaj bruligitaj aŭ ĝismorte batataj. «Ni aŭdis rakontojn kiuj indikas, ke tutaj familioj estis mortigitaj post enfermado en siaj incendiitaj domoj», eksplikas al la brita ĵurnalo, doktoro Sidney Wong de KSL.  

Li substrekas, ke la nombroj nun citataj, subtaksas la realan bilancon, ĉar «ili ne inkludas la familiojn restintajn en Birmo, kaj la organizaĵo ne vizitis ĉiujn lokojn, kie instaliĝis la rifuĝintoj en Bangladeŝo».

 

Akuzo pri etna purigado 

Pli ol 640 000 Rohingjoj, membroj de islama komunumo, fuĝis Raĥinon de post aŭgusto, memorigas The Guardian. Soldatoj, policistoj kaj membroj de la lokaj milicoj bruligis centojn da Rohingjaj vilaĝoj. Ili estas ankaŭ akuzataj pri kolektivaj seksperfortoj kontraŭ virinoj kaj infanoj, kaj masakroj kontraŭ civilaj loĝantoj.

Okcidento kvalifis tiujn perfortojn kiel etnan purigadon. Tiu akuzo  estas kontestata de Birmo, notas The Guardian. 

Laŭ la birmaj oficialuloj, «la teroristoj», kiuj apartenas al la Savarmeo de la Rohingjoj de Raĥino (ARSA), kulpas en la perforta eksplodo. La 25an de aŭgusto, aktivuloj de tiu grupo atakis tridekon da policejoj, estigante la perfortan reagon de la birma armeo.

https://www.youtube.com/watch?time_continue=10&v=AV3sNkPAbxs

Malfacila enketo pri la temo 

Birmo asertas, ke la faktoj denuncitaj de la rifuĝintoj, estas «fikciaĵoj», eksplikas The Guardian.

La birmaj aŭtoritatoj strikte limigas la permesilojn, kiuj ebligas moviĝi en la perfortaj areoj. Pro tio, demonstri la faktojn el sendependa maniero malfacilas. Tiel, du birmaj ĵurnalistoj el la novaĵagentejo Reuters, estis arestitaj la 12an de decembro, dum ili enketis pri la situacio en Raĥino.

Wa Lone kaj Kyaw Soe Oo posedis dokumentojn kaj mapojn de la regionoj, kie eksplodis la perfortoj. Ankaŭ du policistoj, kiuj havis rilatojn kun ili estis arestitaj. La ĵurnalistoj riskas 14 jarojn da malliberejo, surbaze de leĝa teksto, kiu datiĝas de la brita koloniado. Tiu arestado estis denuncita de la birmaj asocioj de ĵurnalistoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }