Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 décembre 2017 1 18 /12 /décembre /2017 22:52
Photo HERBERT PFARRHOFER. AFP

18/12/2017

Pluraj miloj da personoj manifestaciis en Vieno por protesti kontraŭ la nomumo, ĉi-lundon, de registaro kromnomata «kabineto de la hororoj» pro la ĉeesto de ekstremdekstro.

«Nazioj eksteren», «Morton al faŝismo», jen kion ni povis legi sur la afiŝtabuloj de miloj da manifestaciantoj, kiuj marŝadis sur la stratoj  de Vieno ĉi-lundon matene. Ili venis por esprimi sian opozicion al la nova registaro ĵus nomumita, kabineto kiu inkludas ekstremdekstron. La politiko, kiu de nun estos kondukita en ilia lando vere maltrankviligas tiujn aŭstrianojn.

«La normaligo de ekstemdekstro estas la unua afero. La alia problemo estas, ke ni perdos socialajn rajtojn, kiujn ni akiris per drastaj bataloj. Estontece, la batalo estos eĉ pli malfacila. Solidareco en nia socio malkreskas. La homoj interluktas unuj kontraŭ la aliaj. Ne plu temas nur pri fremduloj kontraŭ landanoj, sed ankaŭ malriĉuloj kontraŭ riĉuloj», eksplikas manifestaciantino.

«Mi opinias, ke Aŭstrio devus restadi malferma. Tutevidente, ni estas malgranda lando, kaj ne povas akcepti ĉiujn, sed ni devas eviti vidi suspektatojn ĉie, kaj esti tute malamikaj al migrado kaj rifuĝintoj», aldonas Fam Fiskal, porparolanto de NRO. 

La manifestaciantoj estis enkadrigitaj fare de multegaj policistoj, kiuj kanaligis la kolektiĝon sur la Heldenplatz placo, simbola loko de la aŭstria historio, kie Hitlero diskursis en 1938, por proklami la anekson de Aŭstrio al Germanio.                

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }