
20/12/2017
La mobilizado kontraŭ la reformo de la pensia reĝimo, kiun la argentinaj deputitoj ekzamenis lundon, estigis perfortajn alfrontiĝojn en Bonaero inter polico kaj manifestaciantoj.
Plejparte de la kontestintoj, kiuj kolektiĝis alvoke de sindikatoj kaj de la opoziciaj politikaj partioj, manifestaciis pace, sed pluraj centoj da "rompistoj" defiis la policistojn, ĵetante ŝtonojn ĉe la komenciĝo de la marŝado, antaŭ la parlamento.
Tiuj interpuŝiĝadoj daŭris kvar horojn. La kontraŭ-ribela polico pafis kaŭĉukajn kuglojn kaj larmigan gason, post la malfacilaĵoj spertitaj en forpuŝo de la plej decidemaj manifestaciantoj.
Pluraj vunditoj okazis en ambaŭ kampoj, laŭ ĵurnalistoj de la Franca NovaĵAgentejo (AFP).
Noktiĝinte, la polico plu tenis kordonon ĉirkaŭ la parlamento, kie okazis la debato, kies daŭro estis planita ĝis ok horoj.
En pluraj kvartaloj de Bonaero, la loĝantoj aperis ĉe siaj fenestroj por bati kaserolojn, signe de protestado kontraŭ la projekto de reformo.
La disigitaj manifestaciantoj postlasis multajn damaĝojn. La placo de la Kongreso kaj la apudaj stratoj estis diskovritaj per ŝtonoj, rompitaĵoj, kartoĉoj pafitaj de la polico, kaj protekto-vandoj de konstruejo, kiuj estis elŝiritaj kaj incendiitaj.
Jam ĵaŭdon, la ĝendarmaro subpremis mobilizadon kontraŭ la reformo de la pensioj. Tiu evento instigis la parlamenton prokrasti la ekzamenon de tiu leĝprojekto, iniciatita de la centro-dekstra registaro de la prezidento Mauricio Macri.
Hugo Reynoso, pensiulo 74-jara, esprimis sian esperon, ke la reformo ne estu aprobita. Same kiel sia edzino, li ricevas minimuman pension je 7 200 pesoj (350 eŭroj) kaj timas, ke la alta inflacio, po pli ol 20% jare dum la dek lastaj jaroj, faros breĉon en lia aĉetpovo.
Jorge López, 72-jara, kiu ricevas pli altan pension, 20 000 pesojn (1 000 eŭrojn), denuncis siafanke «la novliberalan politikon, kiu tuŝas la plej vundeblajn». «Kaj se ni laboras ĝis 70-jaraĝa, el tio rezultos malpli da laboro por la junuloj», li diris.
La reformo antaŭvidas ĉesigi altigon de la pensioj, reviziataj laŭ oficiala indico, kiu enkalkulas la prezaltiĝojn, kaj prokrasti la aĝon de pensiuliĝo de 65 ĝis 70 jaroj por la viroj, kaj 60 ĝis 65 jaroj por la virinoj.
Intertempe, kaj malgraŭ la mobilizado de miloj da manifestaciantoj en Bonaero pasintnokte, la deputitoj balotis favore al la reformo de la pensioj en Argentino.
Agustin Rossi, ministro de la eks-prezidentino Cristina Kirchner, denuncis «trudakiron» fare de la potenco, kiu laŭ li submetas la peronistajn deputitojn al ĉantaĝo, en la celo balotigi ilin favore al la reformo, interŝanĝe kontraŭ mono por iliaj provincoj.
La ĉefo de la registaro, Marcos Peña, defendas la reformon certigante, ke la pensiuloj ne perdos aĉetpovon.
Urĝigita fari buĝetajn ŝparadojn, la registaro esperas enspezi preskaŭ po kvin miliardojn jare, dank’ al tiu reformo.
