Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 décembre 2017 7 31 /12 /décembre /2017 14:56
EITAN ABRAMOVICH / AFP

31/12/2017

Bildo: Taty Almeida, unu el la «patrinoj de la placo de Majo» en Bonaero, la 20an de aprilo 2017

La Avinoj de Placo Majo anoncis, ke ili identigis virinon, forkaptitan kiam ŝi estis bebo, fare de militistoj dum la diktaturo (1976-1983) en Argentino.

Tio estas nova sukceso por la Avinoj de la placo de majo.

Ili retrovis la 127-an infanon, forkaptitan fare de la militistoj dum la diktaturo. Ties gepatroj, Maria del Carmen Moyano kaj Carlos Poblete, aktivuloj de la peronisma gerilo, estis forkaptitaj en Kordobo en 1977, dum Maria gravediĝis de antaŭ naŭ monatoj. La infano, knabino, naskiĝis en detencentro. La paro neniam reaperis.

La identeco de tiu virino 40-jara ne estis malkaŝita, sed iliaj biologiaj onklinoj atendas ŝin rezolute:    

«Ni luktis kune kun ambaŭ familioj dum 40 jaroj, kaj ni diras al nia nevino, ke ŝi trankviliĝu, eksplikas Esla Poblete, fratino de Carlos Simon Poblete, dum gazetkunsido en Bonaero. Ni lasos al ŝi la necesan tempon, ke ŝi asimilu tiun situacion».  

La Avinoj de la placo de majo festas ĉi-jare la 40an datrevenon de sia organizaĵo.

01/12/2017

Argentino: diktaturo: porĉiama malliberejo pro la «mortoflugoj» de la ESMA

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/12/argentine-diktaturo-porciama-malliberejo-pro-la-mortoflugoj-de-la-esma.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }