Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 décembre 2017 5 01 /12 /décembre /2017 17:37

01/12/2017

En Argentino, la plej grava proceso pri malobservado de la homaj rajtoj dum la diktaturo de la 70aj jaroj, finiĝis pasintan merkredon. 54 eks-militistoj estis juĝataj pro krimoj plenumitaj kontraŭ 789 personoj en la Esma, Mekanika lernejo de la mararmeo, la plej granda kaŝcentro de la diktaturo. 29 malliberuloj estis kondamnitaj al porĉiama malliberejo kaj 19 al gravaj punoj de malliberejo. 

Paula Donadío, filino de elsaviĝintino de la ESMA,  perdis kvar el siaj onkloj en tiu detencentro. Post la verdikto, ŝi emfazas la ekzemplecon de la proceso. «Tiu proceso estis gravega. Unue, ĉar ĝi demonstris la sisteman karakteron de la forkaptadoj kaj malaperigoj. Poste, ĉar por la unua fojo, oni povis juĝi la mortoflugojn. Tio estis unu el la rimedoj uzataj de la torturistoj, por malembarasi sin de la korpoj de la malliberuloj, kiuj tiel fariĝis malaperintoj»    

Dora Loria pensas pri sia kuzino, malaperinta en mortoflugo. Ŝi salutas la decidon de la juĝistoj. «Justico, jen vera justico finfine. Kaj porĉiama malliberejo por la torturistoj! Mia sola kuzino, solfilino de miaj onkloj, estis detenita en la Esma, kaj eliminita en mortoflugo. Ŝi estis dekokjara». La aŭdiencoj de la proceso «mortoflugoj», tiel nomata, ĉar malliberuloj estis ĵetitaj vivantaj kaj drogitaj el aviadilo en la kotaj akvoj de la Rio de la Plata, malfermiĝis en novembro 2012, en Bonaero.

 

La akuzitoj, eks-militranguloj kaj pilotoj, devis praviĝi pri la sorto de 789 viktimoj kaj pluraj miloj da malaperintoj dum la argentina diktaturo.

Justico do plenumiĝis. Sed la kulpuloj, same kiel dum la aliaj procesoj kontraŭ la diktaturo, respektis pakton pri silento, kiu ŝajne ligas la militistojn. Ili liveris neniun informon, kiu ebligus retrovi la korpojn de la malaperintoj.

Inter la malliberuloj de la Esma, troviĝis ambaŭ monaĥinoj Alice Domon kaj Léonie Duquet, arestitaj kaj malaperintaj en 1977, post denunco de la eks-kapitano Alfredo Astiz. Ili estis detenitaj en la Esma. La korpo de Léonie Duquet estis retrovita en amastombejo kaj formale identigita en 2005.      

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }