
23/12/2017
La alĝeria registaro intensigis sian ofensivon kontraŭ la Nacia Memstara Sindikato de la Laboristoj de Elektro kaj Gaso (SNATEGS), sendependa organizaĵo, kiu sindikatigas la laboristojn de SONELGAZ, la nacia kompanio de la energio-sektoro. Nur ĉar ili plenumis siajn fundamentajn rajtojn, centoj da membroj, delegitoj kaj sindikataj gvidantoj, estis maldungitaj, persekutataj surbaze de falsaj akuzoj. En majo ĉi-jare, la registaro senvalidigis la laŭleĝan statuton de la SNATEGS, kaj kondamnis ties prezidanton, Raouf Mellal, je ses monatoj da malliberejo, ĉar li denuncis la koruptadon kaj la superfakturadon praktikatan de la publika entrepreno ĉe milionoj da alĝeriaj familioj.
Hodiaŭ, la registaro provas malaperigi la sindikaton. La 3an de decembro, la ministrejo de la Laboro anoncis, ke la SNATEGS kuniĝis en la celo memvole malfondiĝi! Tamen, neniu kunsido por tia decido okazis. Laŭ la statutoj de la organizaĵo, nur nacia kongreso havas permeson procedi al tia demarŝo.
Tamen, la SNATEGS ekzistas kaj luktas plu, kaj bezonas vian subtenon. Bonvolu ekuzi la ĉi-suban ligilon por sendi mesaĝon al la alĝeriaj aŭtoritatoj, petante de ili, ke ili ĉesigu la atakojn kontraŭ la SNATEGS, respektu la rajtojn kaj la laŭleĝan statuton de tiu sindikato, forlasu ĉiujn persekutojn kontraŭ Raouf Mellal, la aliaj membroj, kaj la sindikataj gvidantoj. Tiuj atakoj fakte estas reprezalioj kontraŭ ilia sindikata engaĝiĝo. Ni ankaŭ postulas redungadon de ĉiuj, kiuj estis maldungitaj pro siaj sindikataj aktivecoj kaj la uzado de siaj rajtoj.

Retmesaĝo
S° Mourad Zemali, ministro de la Laboro, Dungado kaj Sociala sekureco,
Sinjoro ministro,
La 3an de decembro, informis min la anonco, fare de via ministrejo, pri la supozita memvola malfondiĝo de la Nacia Memstara Sindikato de la Laboristoj de Elektro kaj Gaso (SNATEGS). Pri tiu decido, nur respondecas nacia kongreso, kaj tia kongreso tute ne okazis.
Plie, tiu procezo estas la lasta el longa serio da atakoj kontraŭ la membroj de la sindikato, iliaj gvidantoj kaj elektitaj reprezentantoj.
De pluraj jaroj kaj multfoje, la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) de UN petis de la alĝeria registaro, ke ĝi respektu la rajtojn de la sendependaj sindikatoj, konforme kun la konvencioj de la IOL ratifitaj de la alĝeria registaro.
La supozita memvola malfondiĝo sekvas amasan maldungon kaj leĝajn persekutojn engaĝitajn kontraŭ la membroj de la sindikato ĉe SONELGAZ, inter kiuj kondamno al malliberejo de la prezidento de la SNATEGS, Raouf Mellal en majo ĉi-jare, kaj senvalidigo de la laŭleĝa statuto de la SNATEGS.
Mi petas de via registaro, ke ĝi nuligu tiun ridindan malfondon supozite memvolan, restarigu la administran registradon de la sindikato, forlasu ĉiujn persekutojn kontraŭ Raouf Mellal, aliaj membroj kaj sindikataj gvidantoj. Tiuj atakoj estas fakte reprezalioj kontraŭ ilia sindikata engaĝiĝo. Ni ankaŭ postulas la redungadon de ĉiuj, kiuj estis maldungitaj pro siaj sindikataj aktivecoj kaj uzado de siaj rajtoj.
La decidoj kaj rekomendoj de la IOL koncerne la malobservadojn de la konvencioj 87 kaj 98 estu plene respektataj kaj aplikataj.
Bonvolu akcepti, Sinjoro ministro, la garantion de mia plej alta konsidero.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3660
https://www.youtube.com/watch?v=oL0esjXadLI


